Rekte al la artikolo

Kiu kiuis? (Harold Bolingbroke Mudie)

<<  [981]  >>

Tim Owen

Enkondukis Paul Gubbins en sia unua numero la rubrikon Kiu kiuas … en la brita Esperanto-movado? Li ĉiam celis doni al venontaj Esperantistoj scion pri tio, kiuj ni hodiaŭ estas, kaj ankaŭ videbligi la nunajn homojn al ni mem.

Ni konservos tiun tradicion, sed ankaŭ kunfandos tiujn du celojn. Per la nova rubriko Kiu kiuis?, ni instruos al ni pri tio, kiuj ni pasintece estis. La unua homo en tiu rubriko estas la viro, kiun la verkinto taksas la pinta pioniro de la Esperanto-movado en Britio: Harold Bolingbroke Mudie.

Bildo

Harold Bolingbroke Mudie naskiĝis la 30-an de januaro 1880, la sola infano de Alfred kaj Ann Mudie. Lia patro estis ano de la bibliotekista firmao Mudie’s Library, kaj la patrino – tiam Ann Bolingbroke antaŭ la edziniĝo – perlaboris sian vivon kantante.

Edukiĝis la juna Harold unue en privata lernejo en Handsworth, kaj poste plurajn pliajn jarojn en Folkestone. Por rehavigi al la familia domo la ĉarman junulon, la gepatroj poste studigis lin ĉe University College School en Londono, kaj gajninte subvencion li poste studadis ĉe London University.

Li ne finfinis siajn universitatajn studojn, ĉar, dum li estis studento, li ricevis laborproponon de C.J. Whittington & Co., fama borsista firmao. Ĝin li akceptis, kaj tiel komencis sian vivon borsistan. Li sukcese adaptiĝis al la posteno, tiel ke li en 1905 starigis sian propran firmaon, al kiu aniĝis en 1906 R.C. Tragett. Tiel sukcesa li estis, fakte, ke antaŭ la ekmilitiĝo en Eŭropo kaj nur en siaj tridekaj jaroj li pensis retiriĝi de la laboro kaj dediĉi sin al internacia vojaĝado kaj samtempa varbado por Esperanto.

Lia kolekto de poŝtkartoj, biletoj kaj fotoj el landoj, kiujn li vizitadis en la unua jardeko de la dudeka jarcento, inkluzivas diversajn landojn kiel Montenegron, Hispanion, Svedion kaj Rumanion. Ĉiam en la fotoj oni vidas lian ĉiean Esperanto-flagon. Li do vole-nevole fariĝis la unua Esperanto-turisto.

Esperanto en Britio

Mudie jam sufiĉe bone regis plurajn lingvojn, kiam li unue renkontis Esperanton en oktobro 1902, post pria artikolo en la fama Review of Reviews de W.T. Stead.

Li estis unu el la fondintoj de la Londona Esperanto-Klubo, estinte unu el la kvin homoj, kiuj regule kunvenis ĉe la domo de d-ro J.C. O’Connor por ekzerci sin en Esperanto. Jam aprilon li fariĝis la kluba sekretario. Tio estas nur la deirpunkto de lia aktivado por la lingvo.

Iam tiutempe Stead petis al Mudie publikigi novan gazeton en Esperanto. Ne nur tamen lanĉi ĝin, sed ankaŭ esti ĝia sola redaktoro: “Mi kredas je komitato de unu sola, kaj vi estas tiu unu.”

Mudie ne certis, ĉu akcepti tiun proponon pro la financa risko, se ĝi ne sukcesus, sed tiun problemon solvis Stead per propono esti garantianto, kaj do en kunveno de la Londona Klubo la 20-an de julio 1903 konkretiĝis decido starigi novan gazeton, kiun dum unu jaro Stead finance subtenos. Tiel en novembro 1903 naskiĝis The Esperantist, 16-paĝa monata gazeto. Konsiderindas, ke Mudie nur 23-jaraĝis tiam kaj Esperanton lernadis nur dum proksimume unu jaro!

Je la fino de la unua jaro Mudie povis raporti al Stead, ne nur ke la gazeto ja sukcesis rilate enhavon, sed ankaŭ ke ĝi rikoltis belan profiton. Miris Stead: “Multfojojn mi estis garantianto, sed jen por la unua fojo mi ne estas devigata elpagi monon.”

Mudie redaktis The Esperantist dum 26 eldonoj, antaŭ ol ĝi kunfandiĝis kun The British Esperantist, la gazeto de la intertempe starigita British Esperanto Association, en januaro 1906, kaj Mudie fariĝis unu el la anoj de ĝia redaktora komitato. Pli ol 100 jarojn kaj preskaŭ 1000 eldonojn poste, ĝi daŭre eldoniĝas.

Etendo de liaj horizontoj

Bildo

Pollen, Cunningham kaj Mudie.

(Pli granda bildo)

Mudie troviĝis ankaŭ en 1904 inter la inter­naciaj pioniroj. La plimulto da homoj kun iom da scio pri Esperanto scias, ke la unua Internacia Esperantista Kongreso (en postaj jaroj Universalaj Kongresoj) okazis en Bulonjo-ĉe-maro en 1905.

Nesciate ĝenerale tamen estas, ke tiu ne estis la unua tia kunveno; en aŭgusto la antaŭan jaron grupo da Esperantistoj ĉefe el Britio kaj Francio kunvenis en Dovero kaj Kalezo, kaj la sukceso de tiu aranĝo estis tio, kio puŝis Alfred Michaux, mem partoprenante, inviti ĉiujn al Bulonjo. Mudie, kompreneble, partoprenis ankaŭ tie.

Théophile Cart, en sia parolado ĉe la aranĝo, priskribas “la redaktoron de The Esperantist” kiel “altan blondan junan viron, kun grandaj okulvitroj kaj elrazita vizaĝo, parolante per dolĉa kaj ia Angla akcento, tiel bela en Esperanto, kiam ĝi ne estas forta”.

Paul Boulet ankaŭ rimarkis la ĉeeston de Mudie; al li falis la tasko organizi teatran prezenton Edziĝo Kontraŭvola, traduko de Le Mariage forcé de Molière, kaj tion li faradis subpreme. Post disputo kun Victor Dufeutrel, la tradukinto, li ricevis la manuskripton nur 15 tagojn antaŭ la malfermo de la kongreso kaj devis rapide trovi ludantaron. Mudie estis la lasta, kiu alvenis al la ekzerciĝo la sabaton, promesinte al Boulet la antaŭan vesperon, ke li jam ĉion ellernis.

Mudie partoprenis la duan internacian kongreson – ĉi-foje duoble pli populara pro la 1200 ĉeestantoj – en Ĝenevo, kiu uziĝis kiel preparilo por lia plej granda tiutempa kontribuo; la unua kongreso venis al Britio en 1907, kaj Mudie, kune kun d-ro George Cunningham, dentisto, kaj Kolonelo John Pollen, prezidanto de la Brita Esperanto-Asocio, estis unu el la “Trio por la Tria”.

En la vero Mudie estis la ĉefa organizanto kaj ricevis laŭdadon pro sia tre efika organizado, inkluzive de tio, ke li trovis loĝadon kun esperantistaj familioj por transmaraj vizitantoj, kaj aranĝis tablojn tiel, ke neniu sidis apud samlingvanoj, tiel devigante la kongresanojn uzi Esperanton.

En 1908 Esperantujo postvivis traŭmatan skismon, en kiu eble unu kvarono de ĝiaj altranguloj (tamen relative malmultaj normalaj Esperantistoj) forlasis la movadon pro prefero al alternativa planlingvo, kiu estis nenio pli ol reformita Esperanto kaj montriĝis nur mallongdaŭra fenomeno.

Sub la gvidado de la juna sviso Hector Hodler, aro da Esperantistoj starigis la Universalan Esperanto-Asocion. Ili invitis al Mudie esti ĝia unua prezidanto, posteno, kiun li tenadis ĝis sia morto samkiel la prezidantecon de la Brita Esperanto-Asocio, kiun li transirigis de Pollen en 1912.

Kiam Ludoviko Zamenhof ricevis novaĵon de la publikigistoj Hachette, ke ili ne plu volis daŭrigi la eldonadon de la Biblio, Zamenhof finfine aranĝis nuligon de tiu mizera kontrakto, kiu dum tiom da jaroj sufokis lin. Melankolie li turnis sin al Mudie por helpo, indikante, ke li dediĉas nun ĉiom el sia libertempo al la “gravega” tasko traduki la Malnovan Testamenton, kaj ke li petas helpon trovi eventualan eldoniston por tiam, kiam la tasko finfine estos finfarita, post kvin jaroj.

Kun financa helpo de la fratinoj Priscilla (membro de la Internacia Oficejo de la Paco kaj kvarfoje nomumita por la Nobel-premio pri paco) kaj Algerina Peckover, Mudie ja aranĝis, ke la Brita Biblia Societo eldonu ĝin, kvankam nek Mudie nek Zamenhof vivis sufiĉe longe por vidi ĝian aperon en 1926.

Dum kontinenta Eŭropo ekmoviĝadis por venonta milito, Mudie estis en Parizo la 14-an de aŭgusto 1914 por la malferma tago de la intencota deka Universala Kongreso, okazonta ĉe la Teatro Gaumont. Aliaj esperantistoj, inkluzive de Ludoviko Zamenhof, ne sukcesis atingi ĝin, returnigitaj je landlimoj.

Mudie dividis kun siaj kolegoj sian opinion, ke milito ne okazos, kaj aranĝis kunveni la postan tagon por kontroli, ĉu eblos fari ion por starigi la kongreson. Ni bone scias, kompreneble, ke li eraris kaj ke industria murdado estis ekokazonta nelonge for de tie, kie li staradis. Kaj tiu konflikto estis rabonta al Mudie sian vivon.

Frua morto

Kiam erupciis milito Mudie tuj decidis servi al siaj lando kaj reĝo, kaj inter pluraj roloj respondecis pri ĉeval-liverado al la belga registaro. La direktoro de ĉeval-anstataŭado (Director of Remounts) priskribis raporton de Mudie pri ĉeval-transporto kiel “sia­manieran gemon”, kaj pro tio “oni rangaltigis lin tiel rapide, kiel eble”.

Kaj tiel okazis, ke la Kapitano Harold Bolingbroke Mudie estis ĉirkaŭ Forges-les-Eaux apud Rouen, Francio la vesperon de la 6-a de januaro 1916, starigante tie la Ĉeval-anstataŭadan Deponejon (Advanced Remount Depot). Ĉirkaŭ la 21-a Mudie, vojaĝante kun Leŭtenanto-Kolonelo Petre, atingis trajnan vojkruciĝon. Ili vekis la dormantan gardiston, por ke li levu la barilon. Ĉiuj ne sciis, ke la ekspresvagonaro malfruiĝis je unu horo kaj proksimiĝadis al ili dum ili antaŭeniris. La vagonaro senbride traŝiris la veturilon, tuj mortigante Mudie kaj la ŝoforon, s-ro Augrand.

Kaj tiel rapide milito, kiu sencele ŝteladis milionojn da junaj vivoj, forprenis tiun de la ĉefa motoro de Esperanto en Britio kaj unu el la plej pintaj Esperantistoj en la mondo – tragedia akcidento, kiu prirabis liajn gepatrojn je sia solinfano, por ĉiam disŝirinte tiun familian unuiĝon, kiun laŭ la feriuma libro de Mudie ili nomis “la trio”.

La posta tempo

Bildo

Samideanoj en Ruse, Bulgario.

(Pli granda bildo)

Informoj pri la morto de la prezidanto de la nacia asocio rapide atingis Brition. Abonantoj al Esperanto Monthly legis prie tutunue. La fakto, ke ĝi okazis en frua januaro signifis, ke eblis raporti prie en la februara British Esperantist.

La Brita Esperanto-Asocio esprimis siajn kondolencojn al la gepatroj de Mudie kaj aranĝis memorigan ceremonion ĉe Harecourt Church, St Paul’s Road, Canonbury, London je 15:15 la 13-an de februaro. Ĝi ankaŭ fondis memorigan fonduson, kiu en 1918 fine generis £287, egala al £11 500 (ĉ. €16 000) hodiaŭ post alĝustigo por inflacio, kaj eldonis memorigan libreton “H.B.M.” An Appreciation, kiu estis verkita dulingve kaj enhavis portreton kaj poemon de Rupert Brooks, La soldato.

Taŭge – konsidere, ke Mudie estis la filo de bibliotekista fakulo kaj la plej regula eldonisto de skribita Esperanto en la fruaj tagoj – BEA lanĉis la libroserion Libraro Bolingbroke-Mudie. La sola libro, kiu en ĝi eldoniĝis, estis Vivo de Zamenhof de Edmond Privat.

Harold Bolingbroke Mudie kuŝas en Forges-les-Eaux apud kvar siaj samlandanoj. Ĉe lia tomboŝtono oni legas, ke li estis la prezidanto kaj de la BEA kaj de UEA, kaj ke la homo estis filantropo. Tio li ja estis, la pinta pioniro de la Esperanto-movado en Britio.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2016.

<<  [981]  >>