Rekte al la artikolo

La majstro mortis

<<  [982]  >>

Julio Baghy

Ne estis mi tie,
preĝante plorpie:
katenis min sklave Siberio.
La famon ne brue,
nur poste, malfrue,
simile al eĥo de mortkrio
mallonga sciigo alportis:
“La Majstro mortis!”

Sed scias mi sente,
ke oni sensente
plezurojn pelante babiladis,
eĉ kiam plorante
la ĉerkon portante
amaso funebra trapaŝadis.
Mallonga sciigo alportis:
“La Majstro mortis!”

Por ili, jen homo,
eĉ malpli – nur nomo
sin kaŝis por ĉiam en la ĉerko …
Por ni, funebrantoj,
por pacbatalantoj
ĝi gardas kreinton de mondverko.
Mallonga sciigo alportis:
“La Majstro mortis!”

Verkis tiun poemon Julio Baghy, kiu mortis en 1967, antaŭ 50 jaroj. La jaro de la jubileo por Zamenhof ankaŭ do estas jubilea por li.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>