Rekte al la artikolo

Kaj poste … tiel plu

<<  [982]  >>

Christopher Lewis

Postplu estis kurso por tiuj, kiuj jam finis la kursojn Lernu kaj Lernu Plu, do ni ĉiuj estis progresantoj kun iom da scio sed malmulta parola sperto. La kurso celis meti nin en situacion, kie ni povos paroli pri diversaj temoj inter similnivelaj amikoj, kiel ĉe la drondo, sed kun nur la leĝeraj temoj kaj kun fojfojaj gramatikaj klarigoj.

Bildo

Partoprenis Postplu Christopher Lewis, Sam Poynter, Kat Newbould, Ali Mecham, Taggart King, Kelly Payne, Martin S Taylor kaj Simone Davis.

(Pli granda bildo)

Ni parolis pri miskomprenoj, kaj lingvaj kaj kulturaj, kaj multaj progresantoj disdonis tre amuzajn rakontojn. Ni aŭdis pri imagaj regionoj, strangaj proponoj kaj aliaj miskomprenoj pro lingvaj problemoj. Ĉefe ni diskutis en la sekva temo la novan prezidanton de Usono, revizitante la tutan vojaĝon de flanka ŝerckandidato ĝis la plej potenca homo en la mondo, kaj rakontis pri liaj unuaj du monatoj en la posteno. (Ĉu nur tiom mallonge?!)

Ni intencis paroli pri liaj konataj aĉaĵoj kaj pri liaj bonaj agoj, sed bedaŭrinde ne havis tempon eĉ komenci la duan parton, tiom multaj estis la unuaj. Sekvis tion diskutado pri famaj fotoj, kiujn elektis antaŭ la kurso la partoprenantoj.

Post la kurso ni renkontis londonajn esperantistojn en loka drinkejo. Tio donis al ni la eblon uzi niajn plifortigitajn Esperanto-kapablojn en verviva situacio. Ni ankaŭ vidis la uzadon de la apo Amikumu, vidante la alvenojn de kelkaj Esperantistoj. Unu komencanto, kiun ni ne konis, eĉ trovis nin per ĝi! Eĉ mi, kiu iomete timas tre novajn teknikojn, estis impresita!

Entute, la tago estis kaj utila kaj ĝuinda, kaj mi pensas, ke ni progresantoj antaŭĝuas la sekvan eblon plu lerni pri Esperanto.


Bildo

Partoprenantoj de Lernu kaj Lernu Plu en Barlastono en marto: Sammy Kennedy, Liz Tuckwell, Tim Morley, Ali Mecham, Stephen Picksley, Neil Payne, Lynne Markey, Adam Hall, Andy Davis, Steven Medgyesy, Tim Owen, Tony Price, Taggart King, Christos Bohoris, Anna Adamopoulou, Simone Davis.

(Pli granda bildo)

Inter eldonoj de La Brita Esperantisto, EAB starigis pliajn sesiojn de sia kursaro Lernu (en oktobro kaj marto) kaj okazigis en Londono la 18-an de marto provan kurson Postplu por progresantoj.

Jen komento de Taggart King ĉe la Facebook-grupo por homoj, kiuj lernas Esperanton per Duolingo. Taggart estas diligenta studento kaj nur eklernis lastatempe. Lernu Plu donis al li lian unuan okazon renkonti aliajn Esperanto-lernantojn kaj –parolantojn.

"Mi ĵus pasigis bonegan tagparon ĉe la sidejo de EAB ĉe la kurso Lernu Plu. Instruis min Tim Morley, tre lerta kaj entuziasma instruisto kaj gvidisto. Jen bela lernloko, kie oni staras ĝisgenue en libroj kaj antikvaj kaj modernaj, kaj ĉirkaŭas treege subtena etoso kreita de Tim Owen kaj Viv O’Dunne, kiuj nin ĉiujn prizorgis.

Mi rekomendas al vi ĉiuj, ke se la okazo prezentos sin al vi, mendi lokon ĉe la venonta sesio de Lernu Plu, ĉar ĝi faros grandan ŝanĝon al via memfido … kaj venontan semajnfinon mi iros al Londono por Postplu!"

Jen komento de Ali Mecham:

Mi ĉeestis la kurson Lernu Plu kaj mi sentas volegon esprimi grandegan dankon al ĉiuj partoprenintoj. Mi amis ĉiun minuton ĉe Esperanto-Domo kaj sentas, ke mi lernis multe. Ambaŭ la “Timoj” kaj Viv estas tiom mirindaj kaj entuziasmaj, kaj la lecionoj estis diversaj kaj amuzaj. Estis mirinde aŭdi Esperanton parolatan dum du tagoj!

Mi sentas, ke mi faris multajn novajn geamikojn, kaj mi esperas, ke ni daŭrigos la kontakton. Mi forlasis la kurson kun pli profunda amo por Esperanto, ol kiam mi alvenis, kaj mi antaŭĝuas partopreni en la venonta kurso, Postplu.

Kaj denove de Taggart King:

Mi devas diri, ke estis bonega sperto por mi hodiaŭ je la kurso Postplu en Londono. La enhavo de la kurso estis kaj malfacila kaj efika, sed ne tiom malfacila, ke mi sentis min perdita. Mi ne povis kredi la manieron, en kiu ni povis uzi la lingvon tiel facile kaj flue. Nekredeble.

Kaj en la vespero ĉe la drinkejo mi tre ĝuis renkonti realajn eksterland­anajn esperantistojn. Mi estis tre surprizita ekscii, ke mi povas kaj kompreni kaj esti komprenata. Ĉi tio estis tiom kontentiga sperto por mi kaj estis precize la kialo, pro kiu mi volis lerni Esperanton.

Kia bonega tago!

Tony Price, emeritiĝinta paroĥestro, lernis Esperanton per Duolingo kaj tiom multe ekinteresiĝis, ke li fariĝis la unua homo, kiu registriĝis por la kunkongreso en Edinburgo:

Mi nervozis antaŭ ol ĉeesti Lernu Plu la 11-an kaj 12-an de marto. Fininte la Duolingo-kurson mi devis demandi min, ĉu mi sufiĉe progresis por fari ĉi tiun kurson anstataŭ partopreni la pli baznivelan Lernu? Verŝajne mi ne estis la sola, kiu havis tiajn maltrankvilojn. Sed mi ne devintus maltrankviliĝi …

La du instruistoj kaj ĉiuj lernantoj ĉe la kursoj estis tre afablaj, bonvenigantaj, kaj dezirantaj disdoni siajn sciojn kun aliaj. Ni ĉiuj multe ĝuis la semajnfinon, kaj revenis hejmen kun pligrandigita amo por Esperanto kaj nova entuziasmo … kaj eĉ iom pli: mi akiris malnovan ekzemplon de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Kiel ĉe multaj malnovaj libroj, ŝajnas, ke ĉi tiu vortaro havas interesan historion. Sur paĝo de la libro mi trovis ĉi tiun enskribaĵon:

Al mia amikino Kate, okaze de ŝia translokiĝo al Oksfordo, 27-an de Februaro 1986. Vivu longe kaj feliĉe kaj multe uzu ĉi tiun libron! — Marjorie

Bildo

Do, la libro estis donaco de Marjorie Boulton al Kate Hall – ambaŭ famaj anglaj esperantistoj kaj, kiel mi, Oksfordanoj. Mi fiere tenas en miaj manoj pecon de la historio de la brita esperantismo!

Koregan dankon al la du Timoj (Owen kaj Morley – kiujn cetere neniu fakte timu), al Viv O’Dunne, kaj al ĉiuj, kiuj faris Lernu kaj Lernu Plu tiel sukcesaj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>