Rekte al la artikolo

Esperanta radiodefio

<<  [982]  >>

Anna Lowenstein

Mi renkontis Paul Ross, prezentiston de la “maten­manĝa” programo ĉe talkRADIO kaj cetere tre konatan prezentiston kaj ĵurnaliston. Li kompletigas “defion” ĉiusemajne, kaj en tiu semajno celis lerni Esperanton, kaj do tiel kontaktis EAB. Do, unu grizan matenon mi vojaĝis por instrui lin.

Mi donacis al li plurajn belajn revuojn, kaj la lernolibron de Stano Marček, kiun mi ricevis ĝustatempe de EAB. Akceptante ĝin, li diris, ke li certe portos ĝin dum kelkaj vesperoj al la lito! Li intervjuis min dum 7–8 minutoj, kaj mi pensas, ke mi sukcesis doni sufiĉe bonan impreson.

Bildo

Paul Ross.

La intervjuo estis dissendita nur ĉirkaŭ la fino de tiu semajno, kaj intertempe li supozeble studetis Esperanton. Ĉar li faras kvarhoran novaĵprogramon ĉiumatene, mi imagas, ke li ne havas multan tempon por luksaĵoj kiel studi lingvojn!

Poste mi parolis kun junulino, kiu devis preni por li la pliajn informojn, kiujn li povus bezoni. Mi devis skribi utilajn frazojn en Esperanto kaj instrui al ŝi ilian ĝustan prononcon (ŝi estis fakte itala, do ne havis problemojn pri bona prononco!), por ke ŝi poste transdonu tiujn informojn al Paul Ross. Mi ankaŭ rapide montris al ŝi mian kutiman ĝeneralan prezenton pri Esperanto, kiun ŝi kopiis sur sian komputilon. Ŝi mem fariĝis tre interesata kaj entuziasma.

Mi ankaŭ menciis Duolingon kaj Lernu, la du plej popularajn kaj facile troveblajn rimedojn, per kiuj homoj nun lernas Esperanton.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>