Rekte al la artikolo

Bunte en banurbo

<<  [982]  >>

Ariel Bonkorpa

Post ioma malapero dum la lastaj jaroj, Junularo Esperantista Brita neatendite reaperis fine de 2016 per starigo de sukcesa kongreseto en Bath, kiun partoprenis eĉ amikoj loĝantaj eksterlande.

La prezidanto de JEB, Ariel Bonkorpa, resumas la aranĝon, okazinta de la 11-a de novembro 2016 ĝis la 13-a.

Saluton! Mi estas Ariel, la prezidanto de JEB, la junulara sekcio de EAB, kaj mi ĝojas povi informi, ke ni okazigis renkontiĝon en Bath, kiun mi nun priraportas, esperante, ke vi konatiĝu kun la etoso de niaj aranĝoj kaj eble partoprenos iun venontan! (Kaj eble iometete por ĵaluzigi vin, ke vi ne venis…)

Bildo

Bonvenis ne nur junuloj: Neil Roberts, “la Kapitano”, Paulína Kožuchová kaj Marteno Miniĥ en

(Pli granda bildo)

loka taverno.

La renkontiĝo estis tre sukcesa, laŭ mia humila opinio. Ni havis pli ol dudek partoprenantojn el diversaj landoj, inkluzive de Svedio, Slovakio, Nederlando, Germanio, kaj Francio (kaj eĉ Britio!), kaj la programo estis bunta. Bath estas mia hejmurbo, kaj pro tio mi havis ŝancon dividi la belegan arkitekturon de mia urbo kun la partoprenantoj.

La renkontiĝo ekis vendrede ĉe la drinkejo Wetherspoons. Tio jam fariĝis antaŭ multaj jaroj tradicio, ke ni almenaŭ unufoje iras al Wetherspoons dum JEB-renkontiĝo. Kun malmultkostaj drinkaĵoj kaj manĝaĵoj, ĝi estas bona loko por babili kaj klaĉi.

Bildo

Dum pluraj daŭre dormis post longa sabata vespero kaj malfrua enlitiĝo, Zina Barinova, Kat Newbould kaj Clare Hunter vizitis la vidindaĵojn.

(Pli granda bildo)

Sabate ni komencis la matenon per urbogvidado. Malgraŭ la pluvema kaj griza vetero, ni plaĉe promenis tra la urbo, kaj mi nur iomete tedis homojn per mia esperant­lingva ĉiĉeronado!

Vi eble divenos de la nomo, ke Bath origine havis famon pro tio, ke ĝi estas banurbo. La Romiaj setlantoj malkovris varmajn akvofontojn sub la tero kaj konstruis tre pompan banejon en la urbo. Dum la epoko de Jane Austen, kiu ankaŭ loĝis en la urbo, ĝi estis populara turismejo. Homoj venis por kuraciĝi en la banejoj, kaj poste ĉeestis burĝajn balojn en la danchaloj de la urbo. Arkitekture preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj en Bath estas el la sama “Bath-ŝtono”, kiu donas uniforman kaj ĉarman aspekton al la tradiciaj kvartaloj de la urbo.

Post la ĉiĉeronado ni iris al la Komunuma Centro Percy por tio, kion mi nomas “kongreseto”. Mi elektis la nomon, ĉar okazis simila programo dum mia unua renkontiĝo, sed iu informis al mi poste, ke “kongreseto” pensigas pri la infana kongreseto, kiu okazas ĉiujare dum UK. Nu, ni ĉiuj estas infanoj en la koro, ĉu ne?

Bildo

Aŭdiĝis pluraj prezentoj. Ĉi tie prezentas Tim Owen la rakonton malantaŭ la emblemo de EAB.

(Pli granda bildo)

Dum la kongreseto pluraj homoj prelegis; Chuck Smith donis informojn pri la ekscita projekto Amikumu, Sasha Murr sciigis pri la TEJO-projekto pri Efika Komunik­ado, kaj Tim Owen klarigis al ni la historion de la emblemo de EAB.

Poste ni ludis Homlupojn, rolludon, en kiu la partoprenantoj prenas diversajn rolojn en vilaĝo plagita de homlupoj. Mi estis homlupo, kaj mi povas fiere konstati, ke ni tre bone atingis nian finan venkon, manĝinte ĉiujn vilaĝanojn en la ludo.

La ĉefa tago de la renkontiĝo finiĝis per komuna manĝo ĉe barata restoracio, kaj poste pli da drinkejumado. Bedaŭrinde mankas fotoj pri tiuj ĉi, sed eble tio estas pli bona. Kio okazas en Esperantujo, restu en Esperantujo…

Bildo

Ariel Bonkorpa kaj Paulína Kožuchová, kunlaborantoj de la blogo Egalecen.

(Pli granda bildo)

Dimanĉo estis la adiaŭa tago. Matene estis malgranda ekskurso al la Romiaj Banejoj, la ĉefa turisma punkto de la urbo. Ŝajne la plejparto da homoj tro amuziĝis la antaŭan vesperon, ĉar ni estis malmultaj tie. Pli da homoj venis al picejo por tagmanĝo, kie ni povis brakumi unu la alian antaŭ la forvojaĝo. Iuj restis, kaj ni pasigis la ceteron de la tagon tre malstreĉe kaj ĝue.

Se vi interesiĝas veni al la venonta JEB-renkontiĝo, nepre ŝatklaku nian Facebook-paĝon (troveblan je la nomo “Junularo Esperantista Brita”). Niaj eventoj celas junajn esper­antistojn, sed estas malfermaj al ĉiuj, sendepende de aĝo aŭ lingvonivelo. Niaj aranĝoj preskaŭ ĉiam havas grandan mikson de generacioj, do sentu vin bonvena!

Ariel Bonkorpa estas la prezidanto de JEB. Krome ŝi aktivas en Egalecen, la unua blogo pri feminismo kaj socia justeco en Esperanto, kaj verkas fikciaĵojn kaj ludojn en la verda lingvo. Foje ŝi eĉ videoblogas. Por trovi la menciitajn aferojn, iru al verdkorpa.wordpress.com.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>