Rekte al la artikolo

Kiu kiuas… en la brita Esperanto-movado?

<<  [982]  >>

Damon Lord, Kat Newbould

En la ĉi-numera Kiu kiuas? ni renkontas ne unu homon, sed du. Damon Lord kaj Kat Newbould proponis sin lastatempe por fariĝi kuratoroj de EAB. Tim Owen parolis kun ili por iom pli ekscii pri ambaŭ …

TO: Kelkaj el niaj veteranoj eble memoros vin de via junaĝo, Damon. Aliaj supozeble demandus sin, ĉu vi havas parencon, kiun ili iam konis …

DL: Nu, mi kunhavas la familinomon kaj inicialon kun Don Lord, cetere tre afabla homo, kiun mi renkontis unu-dufoje, sed ni neniel estas parencoj.

TO: Ho, jen novaĵo! Vi fakte renkontis Don Lord. Do, vi ne estas novulo?

DL: Nu, mi unue eklernis Esperanton en 1996, kiam mi estis 17-jara. Mi eĉ helpis organizi la kongreson en mia hejmurbo Newport en 1999. Do nova mi ne estas. Nove realveninta, tamen, jes.

TO: Sed vi, Kat, ja estas novulino.

KN: Prave. Mia sola ligilo kun Esperanto estas, ke okazis en mia hejmurbo Universala Kongreso. Sed tiu de Harrogate en 1961 aperis pli ol 30 jarojn antaŭ mia propra enmondiĝo!

TO: Do, kiel Esperanto trovis vin?

Bildo

Kat, maldekstre, jam amikiĝis kun alilanduloj, ĉi-foje Natalja Gerlach el la muzikparo Ĵomart kaj Nataŝa.

(Pli granda bildo)

KN: Mi uzis Duolingon por refreŝigi mian scipovon de la sveda, kaj rimarkis, ke aldoniĝis Esperanto. Do mi eklernis per Duolingo, aliĝis al la subtengrupo por duolinganoj ĉe Facebook, kaj tie renkontis vin, ĉar vi estas unu el la spertaj volontuloj, kiuj helpas la novulojn. Aŭ pli ĝuste, tie renkontis viajn reklamojn por la senpaga kurso de EAB, Lernu …

TO: … kaj legis miajn proponojn por financaj subvencioj per la Nor­viĉa Jubilea Esperanto-Fondaĵo …

KN: … kaj do mi partoprenis mian unuan sesion de Lernu.

TO: Vian unuan, sed ne lastan!

KN: Ha, jes! En tiu unua jaro mi partoprenis tiun sesion, du pliajn de Lernu Plu, drondon en Londono, kaj eĉ vizitis Kastelon Greziljono en Francio!

DL: Kiel Kat por la sveda, mi ankaŭ uzis Duolingon por refreŝigi mian scipovon de Esperanto. Duolingon tamen ni ne havis, eĉ ne interreton, kiam mi eklernis. Mi studadis la francan lerneje, sed trovis ĝin malfacila. Mia instruisto, kiu sciis, ke mi interesiĝas pri lingvoj, indikis al mi la libron Teach Yourself Esperanto kaj la vortaron de John Wells. En la biblioteko mi trovis ekzempleron. Dum tiu semajnfino mi trarapidis la unuajn dek ĉapitrojn, do decidis tuj kontakti Derek Fielding, la organizanton de la loka klubo, la Verda Drako, kies kontaktdetaloj troviĝis en la libro. Li kaj la aliaj grupanoj estis tiel ĉarmaj, ke mi rapide ekaktivis. Sed post tri-kvar jaroj studado kaj aliaj aferoj fortiris min de Esperanto. Reveninte mi antaŭĝuas sperti internacian Esperanton denove, aparte ĉe la Universala Kongreso en Lisbono.

KN: Same mi pensas partopreni!

TO: Do vi devas inter vi batali por esti tiu, kiu salutos la kongresanojn nome de Britio dum la solena malfermo! Kaj eble tiam estos tuta armeo da duolinganoj por konkurenci!

DL: Ĝi estas mirinda fonto de novaj lernantoj. Jam pli ol 800 000 komencis, kvankam eĉ ne dujara estas la kurso. Ĉiun tagon finas ĝin cento da homoj – tio signifas, ke pli ol 30 000 homoj en tiu jaro interesiĝis sufiĉe pri Esperanto por investi dekojn da horoj da sia tempo por lerni la lingvon.

KN: Mi opinias, ke Duolingo certe popularigis Esperanton. Pluraj homoj en la lingvolernadaj rondoj, kiujn mi partoprenas, komencis lerni Esperanton, simple ĉar ili vidis ĝin tie. Ja tielis por mi. Ne plu oni bezonas paperon kaj skribilon; oni povas lerni dum la vojaĝo al la laborejo; la lernado estas senpaga kaj rezultoj tujaj; ĝin oni kreis ludstile do amuze; kaj la gramatikaj notoj kaj helpetiloj, kiujn verkis la skipo, estas elstaraj.

TO: EAB certe provas oferti ion modernan kaj utilan al tiuj novuloj. Ĝuste tiel ni kaptis vin, Kat, kaj rekaptis vin, Damon.

Bildo

Damon kun sia edzino Angie en la ĝardenoj de Princes Street, Edinburgo.

(Pli granda bildo)

DL: Unu el la kialoj, kiuj instigis min remembriĝi post duono de mia vivo fore estas, ke mi ne plu havas la senton, ke EAB baziĝas en la pasinteco. Mi ne celas ofendi, sed ĉirkaŭ 1999 mi memoras aŭdi plendojn pri ekuzo de retpoŝto, ĉar “Esperantistoj uzu nur paperon kaj skribilon”. Mia loka grupo havis tre bazan retejon, kiun mi mem starigis (kaj kiun kredeble tiam vizitis nur ni, tion mi plene agnoskas). Sed estis evidente tiam, kiudirekten iros la estonteco, kaj tamen aŭdiĝis la komentoj, ke pri la interreto ni ne okupiĝu, ĉar “esperantistoj lernas per libroj”. Lastatempe mi ĝojis konstati, ke pri EAB respondecas homoj, kiuj pensas pri la estonteco, kiuj kapablas pensi ne “tiel estis tiam, do tiel ni daŭre faros”, sed “tiaj estas la hodiaŭaj normoj, do tiel ni faros”. Al mi plaĉegis vidi, kiel EAB subtenis tre frue la apon Amikumu, kiu miatakse estos elstare utila por Esperanto kaj lernantoj. Ne nur ĉar ĝi permesos al lernantoj trovi aliajn apud ili, sed kiam ĝi etendiĝos al pliaj lingvoj, tiam lernantoj de, ekzemple, la germana vidos Esperanton kiel elekton. Imagu la sindemandon: “Ĉu homoj parolas tion?” Kaj per unusekunda kontrolo ili ekscios, ke jes, kaj eble, ke troviĝas lernanto en la sama kvartalo. Kiel diris Kat pri Duolingo, tia malŝirmo igas homojn lerni, kiuj alie eĉ ne pensus provi.

KN: Kiel preskaŭ ĉiuj hodiaŭ, mi estas membro de nenio … krom de EAB. Kio pensigis min aliĝi al EAB estas, ke mi partoprenis Lernu, treege ĝuis la sperton, kaj volis, ke aliaj homoj ankaŭ ĝuu ĝin. Kaj tiel mi elektis membriĝi por montri subtenon.

TO: Kaj ne nur membriĝi por montri subtenon kaj aprobon, sed ankaŭ proponi vin por esti kuratoroj de EAB. Kian estontecon vi perceptas?

KN: Pensoj pri la estonteco de Esperanto? Nu, mi ja ŝatus, ke ĝi fariĝu ĉies dua lingvo … sed mi ne kredas, ke tio iam ajn okazos. Min kontentigus, ke ĝi kresku sufiĉe, ke homoj ne plu demandas min, kial mi lernas ĝin! Mi opinias, ke multaj homoj, aparte en Britio, kredas sin nekapablaj lerni lingvojn, do mi ŝatus, ke Esperanto pli disvastiĝu, por ke tiaj homoj pensu gustumi ĝin.

DL: Junaĝe mi estis, ni diru, naiva. Mi vere kredis, ke mi vidos la finan venkon de Esperanto. Nun mi estas multe pli realisma. Esperanto ne estas la internacia lingvo, sed ĝi tamen estas fakta internacia lingvo, perfekte funkcianta kaj vivanta. Ekzemple, antaŭ unu-du tagoj mi babilis skajpe kun ĉino. Tiu amiko ne parolas la anglan. Certe estos estonteco por Esperanto, precipe kiel ponto inter kulturoj. Mi pretas labori por doni al ĝi tian estontecon.

TO: Kiel? Ĉu vi anticipas apartajn projektojn?

KN: Profesie mi programas. Mi ŝatus krei subtenan kurson post-duolingan, kiu funkcius iom kiel Easy Reader, sed kun vortprovizo unika por ĉiu uzanto, depende de ties fortoj kaj malfortoj.

DL: Mi rimarkis, ke mankas en Esperantujo novaĵoj vermondaj verkitaj por komencintoj. Do mi antaŭ ne longe starigis retejon, kie aperas ĉiun tagon mallonga novaĵartikolo verkita en simpla Esperanto, kun klarigaj rimarkoj kie ŝajnas al mi, ke vorto estus por novuloj nekonata. Tiu provo ricevas ĉirkaŭ 200 vidojn ĉiutage, do mi esperas pligrandigi ĝin ene de EAB.

KN: Mi dezirus alirebligi la bibliotekon. Ĝi situas longe for de la plejparto de homoj, do mi dezirus bitigi kelkajn el la pli malnovaj libroj, tiel ke aliaj homoj povos profiti de la historio kaj kulturo de Esperanto, kiuj troviĝas fizike sur biblioteka bretaro.

DL: Similan penson pri bitigado ankaŭ mi havas, sed antaŭen plian paŝon: mi pensis eĉ reeldoni kelkajn el la skanitaj libroj kaj tiel doni al ili duan vivon.

TO: Interese aŭdi tion! Ĝuste inter la nuna kuratoraro jam okazas laboro tia. Mi certas, ke vi du estos valoraj kontribuantoj kaj antaŭĝuas la kunlaboradon!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>