Rekte al la artikolo

Mirinda anaso

<<  [982]  >>

Ian Carter

Jano ne nur tradukis, sed laŭtlegas ĉe lbesp.org/mirinda-anaso.

Bildo

Anaso eniras drinkejon kaj eksaltas sur la vendotablon. Ĝi mendas pajnton da biero kaj ŝinkosandviĉon. La drinkejestro rigardas ĝin, kaj diras, “Unu momenton! Vi estas anaso!”

“Ŝajnas, ke viaj okuloj bone funkcias,” respondas la anaso.

“Kaj vi parolas!” ekkrias la drinkejestro.

“Ŝajnas, ke ankaŭ viaj oreloj bone funkcias,” respondas la anaso. “Nu, se ne ĝenus vin, ĉu vi bonvolus pretigi miajn bieron kaj sandviĉon?”

“Certe – pardonu min,” diras la drinkejestro, ĉerpante la bieron. “Mi volas diri nur, ke en ĉi tiu distrikto ni ne vidas multajn anasojn. Kion vi faras en la najbaraĵo?”

“Ho, mi laboras ĉe tiu konstrutereno,” klarigas la anaso, “trans la ĉefa vojo. Mi estas gipsisto.”

“Gipsisto?”

“Jes, mi ŝmiras gipson.”

La drinkejestro, ŝokita, apenaŭ kredas tion, kion diras la anaso, kaj volas eltrovi plu. Tamen, la anaso eltiras ĵurnalon el sia sako, kaj komencas legi ĝin. La drinkejestro tuj komprenas, kaj lasas la anason trankvila.

Post iom da tempo, ĝi fintrinkas la bieron, formanĝas la sandviĉon, kaj ĝisante la drinkejestron eliras el la loko.

Tio same okazas dum du semajnoj.

Unu tagon, jen alvenas en la urbon granda cirko. La cirkestro eniras la drinkejon kaj mendas bieron. La drinkejestro rigardas lian uniformon, kaj diras al li: “Vi estas cirkestro, ĉu ne? Nu, mi konas anason, kiu povus mirigi la ĉeestantaron en via cirko. Ĝi parolas, trinkas bieron, manĝas sandviĉojn, legas ĵurnalojn kaj … kaj tiel plu!”

“Tio fakte ŝajnas interesega,” respondas la cirkestro, donante al la drinkejestro sian nomkarton. “Igu ĝin telefoni al mi.”

Do, la postan tagon, kiam la anaso envenas en la drinkejon, la estro diras al ĝi, “Hej, s-ro anaso, mi opinias, ke mi povas aranĝi por vi gravegan postenon. Vi ricevos grandegan salajron.”

“Hm. Mi ĉiam serĉas pli bonan okupon,” diras la anaso. “Kie mi devus labori?”

“En la cirko,” diras la drinkejestro.

“La cirko?” ripetas la anaso.

“Ĝuste,” respondas la drinkejestro.

“La cirko?” ripetas la anaso. “Kun grandega tendo?”

“Jes ja,” respondas la drinkejestro.

“Kun tiom da bestoj, kiuj loĝas en kaĝoj? Kaj akrobatoj kaj klaŭnoj, kiuj loĝas en ruldomoj?” diras la anaso.

“Ĝuste,” respondas la drinkejestro.

“Kaj la tendegon oni faris el dika tolo? Kaj la muroj estas el tolo? Kaj la plafono – ankaŭ el tolo – estas tre, tre alta, kaj meze de la plafono estas granda truo?”

“Efektive!” diras la drinkejestro.

La anaso pensas dum momento, malrapide skuas la kapon, mirante, kaj diras …

“Kial ili bezonus gipsoŝmiriston?”

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>