Rekte al la artikolo

Ponto de tiam al hodiaŭ

<<  [982]  >>

Tim Owen

Bridge of Words: Esperanto and the dream of a universal language. Esther Schor. New York: Metropolitan Books, 2016.

La libron mi antaŭĝuis dum pli ol unu jaro, rimarkinte ĝin ĉe Amazon por antaŭmendo. Saltis el la ekrano la bela kovrilo kaj liverdato antaŭkristnaska. Ricevis la peton Avo Frosto. Kaj post iom, mistere, malaperis la libro.

Kiam, post unu jaro, ĝi reaperis mi denove antaŭĝuis. Libroj pri Esperanto bele prezentitaj ja estas novaĵoj. Kaj tiam mi legis la komencon de la unua priskriba frazo: En 1887, Ludoviko Lazaro Zamenhof, pola judo …

Ho, kia seniluziiĝo post la frua ekinteresiĝo! Zamenhof mem estis tute klara pri tiu punkto en letero sendita al la Loka Kongresa Komitato de la Krakova Kongreso en 1912: “ … ne nomu min “polo” … popolo, al kiu mi ne apartenas.” Jes, pli vaste daŭre uziĝas (kaj ŝajne konkretiĝis) la malĝusta aserto, ke Zamenhof estis pola, sed en faka libro pri Esperanto, tiaĵojn oni ne renkontu.

Bildo

Do, mi malrekomendas la libron, ĉu ne? Tute ne! Pliajn tiaĵojn mi ne rimarkis. Rimarkiĝis tamen, ke Esther Schor vortumas belege, rakontante pri la naskiĝo kaj adolesko de Esperanto (jam konataj per aliaj libroj), ĝis la nuna tago (daŭre mistera, ĉar ne raportita). Kaj ŝi bone konas kaj Esperanton kaj esperantistojn.

Ni renkontas tra la libro la frutempajn ideojn kaj homojn. Jes ja, Zamenhof kaj Idon, kompren­eble, sed ne nur. Aperas Lanti, Lidja, Eroŝenko, kaj ankaŭ homoj al mi ĝis legado tute nekonataj: Ooyama Tokio kaj Hasegawa Teru, kiuj ambaŭ uzis Esperanton por protesti la japanan registaron. (Ooyama edziĝis al koreino kaj celis protekti la korean lingvon kaj plibonigi rilatojn inter Koreio, tiam kolonio de Japanio, kaj la koloniiginta lando. Teru edziniĝis al ĉina studento kaj transloĝiĝis kun li en Ĉinion.) Daŭre restas tiom por lerni pri la unuaj 50 jaroj de Esperanto, precipe ekster Eŭropo!

Sed la vere nova kontribuo de tiu libro estas, ke ĝi ne haltas ĉe la gloraj tagoj. Kaj jen la kialo por la prokrasto. Tutunue la aŭtoro ja celis aldoni plian biografion pri Zamenhof al la ekzistantaj, sed dum la esplorado ŝi partoprenis kunvenojn etajn kaj grandajn, kaj persone parolis kun centoj da Esperantistoj. Kaj tiel la libro fariĝis “biblio­grafio … de la Esperanto-komunumo, kaj raporto el ĝiaj tranĉeoj.” Tiel kaj tial ankaŭ ni renkontas tiujn Esperantistojn. Kelkajn ni rekonos nome (Anna Lowen­stein, JoMo, Humphrey Tonkin), aliajn laŭ priskribo malgraŭ la uzo de kaŝnomoj (Bertilo Wennergren). Plej grave estas, ke aperas en la libro nomoj, kiuj por ni estas tute novaj: la homoj el Uzbekio aŭ Brazilo; la novuloj ĉe la Nord-Amerika Somera Kursaro; eĉ la stabo kaj infanoj de la orfejo Bona Espero.

Ĉi-foje la libron oni povas juĝi laŭ la (bela) kovrilo, kaj mi ĝojas, ke Avo Frosto memoris mian antaŭjaran originan interesiĝon.

Mi rekomendas.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>