Rekte al la artikolo

La verda krokodilo

<<  [982]  >>

Carys Goldy

Foliumante la forajn angulojn de la historilibroj pri Esperantujo, la aglokula esperantologo de la estonteco eble legos pri epoko malmulte konata, sed sufiĉe influa por la venonta disvastiĝo de la lingvo tutmonde. Li ĝin trovos tuj post la ĉapitro pri la tiel nomata “Pogomoja epoko” de esperanta historio (laŭ la inicialoj de du el ĝiaj elstaraj figuroj), sub la enigma subtitolo “La Afero de la Verda Krokodilo”.

Ĉu temas pri vera okazintaĵo aŭ nur fablo, la leganto decidu. Jen la rakonto…

Bildo

Iam, kiam la mondo ankoraŭ ne tute verdiĝis, la esperanta flago flirtis super la fekundaj kampoj de nur plenmano da landoj, konataj kune kiel Esperanto-Unio (EU), kies divers­devenaj loĝantoj kunvivis pace kaj feliĉe. Ili estis diversaj je koloro, formo, voĉo kaj karaktero, sed ĉiuj parolis la saman lingvon, kaj celis la saman ĝentilan kaj helpeman sintenon unu kun la alia. La virinoj belis, la viroj fortis, la infanoj bonfartis kaj la krimuloj elmigris. Eĉ la birdoj lernis ne kanti tro frumatene ekster la fenestroj de la malfruvekiĝemuloj, por ilin ne ĝeni.

Trans mallarĝa strio de akvo, nomita Norda Maro, troviĝis Unuiĝinta Reĝlando de Krokodilujo (UK), insulo loĝata de neesperanta gento de krokodiloj el tri diversaj genaj specoj, kiu jam de longe elektis sendependecon, prefere al aparteneco al la Unio, kaj nun senhonte paradis pri siaj kontraŭ-Uniaj rajtoj, anstataŭigante ĉiajn esperantajn per la propraj indiĝenaj (iom malnoviĝintaj) substituaĵoj. Tiel oni starigis en tiu insulo apartajn registaron, regularon, valuton, kaj tute rifuzis paroli Esperanton; ĉio tio ege malfaciligis intertraktadon kun Uniaj landoj (kaj cetere naskis en la esperant­istaro la terminon “krokodili”).

Fakte, tiel kontraŭesperanta estis la etoso tie, ke oni eĉ ne volis uzi unuopan komunan krokonacian* lingvon pro timo, ke tia tro similus al la malplaĉa kreaĵo de la trans­maraj najbaroj. Do anoj de la tri diversaj krokospecoj parolis ĉiuj la propran lingvon, kiel eble plej malsimilan al Esperanto, kaj – ĉefe – tute nekompreneblan al ĉiuj aliaj; tio igis UK-on (laŭ la fiera fanfaron­ado de la krokopolitika elito) la plej kontraŭesperanta insulo ekster la Unio, kaj ideala modelo sekvenda de aliaj ne-EU-aj nacioj.

* La verkinto uzas kroko- por mallonge signifi krokodil-.

La tri diversaj genaj specoj de krokodiloj en UK loĝis en diversaj partoj de la insulo: en la nordo troviĝis la blusangaj krokodiloj (kiuj devenis el Rivero Nilo Blua); en la sudo loĝis la ruĝsanga speco (el Ruĝa Maro), kaj la okcidenta parto de la insulo estis la krokoloko de la flavsanga krokodilaro (originale el Rivero Flava en Ĉinujo). Tamen la sangokoloro ne atingis eksteren. Aspekte ili ĉiuj havis la saman kotbrunan haŭton, kaj tiel estis nedistingeblaj unu de la aliaj. Tio kaŭzis multan konfuzon kaj ĉagrenon, ĉar renkontante nekonatulon oni neniam sciis, kiu tiu estas sufiĉe frue por eviti ofendon.

La praa etiketo en UK postulis, ke en tiu cirkonstanco oni salutu ungovundetante unu la alian, tiel eligante etan kvanton da sango, kiu montros la identecon de la renkontito. (Parenteze, tial la haŭto de krokodiloj ĉie estas krude malglata, pro la cikatroj. Krokopsikologoj diras, ke ju pli da cikatroj havas individuo, des pli societema estas tiu.) Se renkontito montriĝis samsanga amiko, oni povis daŭrigi la konversacion lingve – se ne, temis pri miksaĵo de gestoj, mienoj, grimacoj kaj skribaĉitaj desegnaĵoj sur apuda surfaco, por diveni la intencon de la alia. Foje tiaj krokokomikaĵoj nur amuzis, alifoje oni trovis ilin temporabaj kaj frustraj – kaj eĉ dolorigaj, kiam forgesemuloj preteratentis la nepran ĉiumatenan ungotondadon.

Transmara burokrataro

Tamen la sistemo funkciis sufiĉe bone tiel, ke la plimulto tute ne deziris – eĉ pripensis – ĝeni sin ŝanĝiĝi aŭ lerni strangan artefaritan lingvon indiĝenan al neniu. Kaj la gazetaro bonege plenumis sian komision tage memorigi ĉiujn pri la profitoj de sendependeco – profitoj ekonomiaj, komercaj, sociaj – kiuj certe iam montros sin estontece… La super­regaj ruĝsangaj krokodiloj malŝatis la ideon subiĝi sub la regado de senvizaĝa transmara burokrataro; la blusanguloj iom ŝatus reunuiĝon, sed estis tro malmultnombraj por kontraŭstari la institucian vidpunkton; kaj la flavriveraj loĝantoj estis tute okupitaj komplotante la propran sendepend­iĝadon for de la ruĝsanga registaro, kaj ne zorgis pri io alia.

Tamen unu regulo unuigis ĉiujn krokodilojn en la insulo. Laŭ longedaŭra interkonsento oni neniam havu intimajn rilatojn interkolorajn, pro timo pri hibridiĝo kaj ties neimageblaj sekvoj. Kaj tia estas la potenco de tabuoj kateni socianojn en la mallarĝa vojo de konveno, kaj tiel reteni la socian ordon, ke la historio de Krokodilujo tute malplenis je ekzemploj de tia ago. La nepenseblaĵoj facile tradukiĝas al la nefareblaĵoj.

Koko kaj Doko

Kaj tiel eble daŭrus la situacio, se ne okazus stranga tordiĝo de la sorto, kiu hazarde kunigis junan flavsangan krokodoktoron nomitan Doko, kaj belan blusangan krokodilinon nomitan Koko, kies krokokemio kune estis tiel potenca kaj subita, ke ili forgesis la konvenajn ĝentilaĵojn, preteratentis la nepenseblan tabuon kaj la timon pri sekvoj, kaj tuj saltis kune en la koton ĉe la rivera fundo (kien, kiel ĉiu lerneja krokodileto informos vin kun subrido, oni iras por krei krokobebojn). Tie ili interkomunik­iĝis longe kaj arde, uzante la plej internacian lingvon en la mondo.

Nur poste, kiam li demandis al ŝi, kie ŝi loĝas, kaj ŝi respondis, ke ŝi preferas la siajn gustigitaj per ĉokolado, ili konstatis la eraron – ili jam faris la gravan mispaŝon kuniĝi kun alisangkolorulo. Plenaj je hororo ili haste elpensis planon (ĉiu en la propra lingvo), tiam decidis unu kun la alia, geste kaj grimace, ke ili apartiĝu kaj ŝajnigu, ke la malsaĝaĵo ne okazis. Do kun la amo ankoraŭ en la koroj ili mangestis siajn adiaŭojn, kaj daŭrigis la vivojn kvazaŭ nekonatuloj.

Bildo

Tamen pasis ilia kotokovrita krokerotikado ne senrezulte, kaj post certa tempodaŭro naskis Koko viglan bebon brunhaŭtan, belmienan kaj ŝajne normalan ĉiurespekte… escepte de tio, ke la sango de la bebo montriĝis nek flava, kiel tiu de la patro, nek blua, kiel tiu de la patrino, eĉ nek ruĝa, sed de koloro tute nekonata en la genaro de krokodiloj – verda! Feliĉe la patrina impulso superis la konsterniĝon pro la fremdeco de ŝia ido, kaj Koko provis kiom eble protekti sian etulon for de la tumultaj ludobataloj kaj provungo­vundetoj de liaj samaĝuloj, for de la scivolemaj demandoj de aliaj patrinoj pri la patro, kaj for de la krokoklaĉemuloj kaj kroko­mokemuloj, kiuj avide emus kaptosalti je tia strangaĵo, kiel brulaĵo por ilia malica malutilo.

Tamen kun la pasado de la infanjaroj la ŝajnigo de normaleco iĝis pli kaj pli neebla, ĉar evidentiĝis, ke la verdeco de la sango de ŝia filo ne restis kaŝita, sed iom post iom, jaron post jaro etendiĝis eksteren, ĝis la haŭto ekŝanĝiĝis de la normala kotbruno al la plej bela turkiskoloro, kaj la okuloj brilis kiel smeraldoj. Do la strangeco de la krokoknabeto estis malkovrita, kaj li devis elporti la afliktojn kutimajn al ĉiu ekster­normulo: la malakcepton kaj pikmokadon, la tiranadon en la ludejo, la suspektemajn ekrigardojn eĉ de siaj kamaradoj kaj proksimaj konatuloj. Sed kiom ajn stranga estis la aspekto de la knabo, tiom pli konsterna estis lia kreskanta inklino al ĉiaj esperantaĵoj.

Ĉiun naskiĝdatrevenon, Kristnaskon, feston kaj okazon li petegis ricevi nur esperantaĵojn – esperantajn librojn, T-ĉemizojn, ŝildetojn, gazetojn, ludojn kaj pupojn. Li studis esperantajn historion kaj politikon, ekonomion kaj filozofion, kaj sciis sufiĉe multe pri la komplikaĵoj de la landlimaj kontroloj inter UK kaj EU por eĉ ne peti, ke li vizitu tiun landaron de siaj revoj. Sed li daŭre pridemandis sian patrinon: “Kial ni ne apartenas al EU?” Kaj ŝi respondadis – ne sen iom da kunsento – ke ŝi ne scias, sed la afero estas jam decidita, do jen la situacio.

Tiaj respondoj ne kontentigis la scivoleman turkiskoloran kroko­knabon kun la smeraldaj okuloj. Kiel junulo li faris ĉion eblan por ŝanĝi la opinion de siaj kontraŭ-Uniistaj konatuloj, kaj instigi sufiĉan publikan subtenon por okazigi referendumon por eniro en la Union, sed li ne sukcesis. Oni ŝatis la propran suverenecon, kaj ne volis, ke la insulo lasu al ia fremdularo decidojn pri siaj aferoj. Kaj oni certe ne volis paroli tiun stultan lingvon.

Tuta teatra trupo

Sed la knabo ne rezignis sian celon. Kiel juna plenkreskulo li starigis por-esperantajn kampanjojn, parolis kun politik­istoj, leterskribis al la ĵurnaloj, eĉ aperis en krokodila televidelsendo – sed nenio utilis por ŝanĝi la obstinan kontraŭaliĝan etoson de liaj samlandanoj. Spite al la malfacilaĵoj li nun vojaĝis ofte trans la maron al Esperantujo, reportis ĉiaspecajn esperantaĵojn, librojn – eĉ tutan esperantistan teatran trupon – al la insulo, kun la espero tiel malplifremdigi esperantistecon por la krokodilaro. Kaj ankoraŭ li malsukcesis.

La juna turkisblua krokodilo kun la smeraldaj okuloj kaj verda sango sciis sendube, ke Krokodilujo estus plibonhava, se ĝi apartenus al la Unio, sed klare necesis alia metodo persvadi la loĝantaron al lia vidpunkto. Do li redirektis siajn pensojn tien kaj tien, antaŭen kaj malantaŭen, supren kaj malsupren; li sendis ilin dekstren kaj maldekstren, en cirkloj, spiraloj kaj elipsoj; li pensis serpentforme, konikforme, zigzage, inversigite, rekte, kurbe kaj ronde – ĝis fine venis al li tutklare lia sekva paŝo. Li ĉesis sian politikan kampanj­adon, transdonis estrecon de sia Verda Partio al la sola alia membro (sia patrino) kaj retiris sin for de la publika rigardo, kaj la brua kritikado de la krokodiladumuloj. Tiam li starigis sin kiel komerciston specialiĝintan en la interlanda eksport-importado de varoj.

En tiu entrepreno li rapide sukcesis kaj prosperis. Ĉiuj landoj en EU volis negoci kun la verda junulo, prefere ol kun la aliaj krokokomercistoj, ĉar tiu parolis Esperanton, kio ege pliglatigis aferojn. Ĉiu ricevis precize la varojn, kiujn tiu mendis; ne plu oni petis sapon kaj malpakis panon, aŭ sendis buteron al lando atendanta betonon. Post unu jaro la juna verdsanga entreprenisto jam al si amasigis sian unuan milionon. Kelkaj el liaj krokamikoj rezignis sian mokadon kaj ekatentis.

Krokomilionulo

Tiun milionon li investis ne en la hejmlanda krokobanko, sed en esperoj – la valuto de EU – kaj dum la sekva jaro li rigardis sian monon duobliĝi tiel, ke post la dua jaro li jam akumulis sian duan milionon. Aro da krokokonatuloj petis de li konsilon pri la propraj komercaj entreprenoj. Per tiu mono li tiam aĉetis terhavaĵon en ĉiu el la EU-landoj, prikonstruigis ilin, kaj post plia jaro li denove duobligis sian riĉaĵon ĝis kvar milionoj. Li ricevis festajn invitojn de siaj ekskontraŭuloj, kiuj volis nun ekamikiĝi kun li.

Li vizitis Afrikon, la kontinenton de liaj krokoprauloj, kaj trovis tie loĝantaron malriĉegan, sed pro tio avidan lerni Esperanton, lertiĝi en komercado kaj partopreni en la profitdonaj projektoj de la juna krokoplurmilionulo. Post plia jaro li kreis tie tutan komercan imperion, kiu etendiĝis de unu marbordo ĝis la alia, transformis la vivojn de miloj de siaj afrikaj dungitoj kaj multobligis la propran riĉaĵon. Oni donis al li la honorigan afrikan titolon, kiu tradukiĝas al “La Verda Krokodilo”, kaj rakontoj pri tiu eminenta krokodilestro abundis en ĉiuj afrikaj ŝtatoj. En ĉiuj lernejoj la infanoj strebis sukcesi en sia studado, ĉar ĉiu aspiris simili al tiu legenda figuro, kaj la plej mal­modestaj uletoj kuniĝis grupe por plani la starigon de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Esperantigita Afriko, kiam ili plenkreskos.

Kiam la Verda Krokodilo revenis al UK, lin elserĉis la tuta kroko­komerca komunumo, kun siaj multekostaj edzinoj kaj monavidaj filinoj, kiuj petegis, ke li iĝu ilia komerca krokokonsilanto. Al tio li konsentis – kontraŭ konsiderinda honorario – kaj tiel li trovis sin en la ege kontentiga situacio, en kiu oni pagis al li grandajn monsumojn kontraŭ instruado en la lingvo, kiun li amis. Tio ebligis, ke li iĝis la plej riĉa krokodilo en la tuta historio de krokodiloj – kaj tial la plej potenca kaj influa. Pro la grandeco de sia riĉaĵo li povis fari ian ajn proponon politikan, kaj la Gravuloj aŭskultis, konsentis kaj agis.

Senbrida ĝojo

Kaj nun, kiam la plenkreska, belaspekta krokodilo kun la verda sango, turkisblua haŭto kaj smeraldaj okuloj denove elpaŝis publike pri la profitoj de aniĝo al Esperanto-Unio – ĝuste kiel li jam faris, kiel nekonata, senmona junaĝulo – ĉiuj subtenis lian proponon kun senbrida ĝojo. Pro la propraj efektivaj sukcesoj, pro kiuj ĉiuj lin enviis, li jam montris la verecon de siaj argumentoj. La loĝantaro – kaj blusanga, flavsanga kaj ruĝsanga – bruegis por nova referendumo pri la demando, kaj kiam tiu okazis, ili voĉdonis unuanime favore al la aniĝo.

Do oni konstruigis ponton super la maro inter UK kaj EU, kaj realan kaj metaforan. La tuta krokodilaro lernis la lingvon Esperanto, trovis ĝin surprize facila, kaj kulpigis ĉiun alian pri la prokrasto de la procezo. Floris tien kaj reen trans la ponton libera komercado, informoj kaj interŝanĝo de kultur­aĵoj, kio pliriĉigis ĉiujn en la Unio.

Kaj mi ĝojus, se mi povus informi vin, kara leganto, ke nia klera, verda esperantista krokodilo trovis belan edzinon, kiu enmondigis plurajn turkiskolorajn idojn, ĉiujn kun verda sango kaj esperantistaj inklinoj – sed mi ne povas tion fari. Nian krokoheroon tro okupis la instruado de esperantaj krokopolitikaj aferoj, ke li pasigu la tempon postulatan de la moderna krokodilinaro por antaŭgeedziĝa amindumado. Tamen se, en sia transmonda komerca vojaĝado li ie-tie amikiĝis kun ia ekzotika krokodilino, kiu logis lin en sian vilaĝan kotlageton nokte – nu, ni ne domaĝos al li la pasantan distraĵon, ĉar ne estas la esperant­ista maniero rifuzi la lokan gastamon, ĉu?

Bildo

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>