Rekte al la artikolo

Grietje Buttinger

<<  [982]  >>

Andreo Marshall

Kun granda bedaŭro mi aŭdis pri la forpaso de Grietje Buttinger, 92-jaraĝa, je la 28-a de februaro 2017.

S-ino Buttinger (mi neniam alparolis ŝin “Grietje”!) naskiĝis Grietje Hasima la 27-an de oktobro 1924 en Drachten, Nederlando. Ŝi renkontis Philip Buttinger en 1940 kaj venis al Anglujo en majo 1948 por edziniĝi al li. La geedzparo zorgis entute naŭ infanojn (Willem, Annie, Philip, Ilona, Jan, Max, Tina, Aminda kaj Patricia), kaj la familio loĝis en granda domo en Dafforne Road, Tooting, Londono.

Post la esperantistiĝo de Philip, li kaj s-ino Buttinger komencis gastigi esperantistojn el la tuta mondo. Dum la jardekoj, pli ol 4000 homoj gastis ĉe ili kontraŭ tre modesta kosto. Post la morto de Philip kaj ankaŭ post transloĝiĝo al alia domo en Tooting, s-ino Buttinger daŭrigis la gastigadon, ricevinte en 2013 de la Universala Esperanto-Asocio (ĉe la Universala Kongreso en Rejkjaviko) Diplomon pri Elstara Agado.

Mi unue gastis ĉe ŝi en 1973, survoje al miaj unuaj kongresoj – la Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo kaj la Universala Kongreso en Beogrado. Ekde tiam mi multfoje gastis ĉe ŝi, kaj ŝi ĉiam afable bonvenigis min. Ŝi estis malgranda virino sed mi ĉiam miris pri ŝia forto. Kiam ŝi estis pli ol 80-jara kaj volis transloĝiĝi, ŝi pacience atendis, ĝis la ĝusta domo aperis en Tooting, ĉar ŝi volis sufiĉe grandan enirejon por parkumi sian biciklon.

En tiu nova domo mi memoras, ke ŝi prenis mian sakon por senpense kunporti ĝin supren kaj poste saltis sur seĝon por malfermi altan fenestron. Ŝi diris al mi “La hodiaŭa junularo ne scias, kio estas forta laboro. Kiam mi estis tre juna, mi devis melki la bovinojn, antaŭ ol mi iris al la lernejo, kaj devis denove melki ilin post mia reveno.”

Ĉarma, afabla kaj nekredeble sindonema, s-ino Buttinger restos heroino mia en Esperantujo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>