Rekte al la artikolo

Muriel Shackleton

<<  [982]  >>

Jack Warren

Ni tre bedaŭras la morton de Muriel Shackleton je la 26-a de novembro, en flegejo apud ŝia hejmo en Bradford.

Ŝi naskiĝis – kiel Muriel Gill – en 1928 en Wibsey, vilaĝo rande de Bradford. Forlasinte la lernejon kun dek kvar jaroj, ŝi laboris ĉe teksaĵ­entrepreno kaj vespere studis steno­grafion, libro­tenadon kaj tajpadon. Post la dua mondmilito ŝi laboris ĉe Lancasters, firmao kiu liveris aŭtomatojn al amuzejoj, ĝis 1965, kaj atingis la rangon de oficejestro.

Ĉirkaŭ 1950 ŝi ekinteresiĝis pri Esperanto. Ĉe kunvenoj tiam regis formala etoso, sen antaŭnomoj; pli aĝaj kaj spertaj homoj gvidis aferojn. Tamen ili sufiĉe respektis ŝin por alparoli ŝin kiel “samidean­ino Gill”. Inter ŝiaj amikinoj estis Audrey Duerden, kaj ili ambaŭ helpis organizi la UK-on en Harrogate en 1961 kaj jarojn poste la Britan Kongreson tie en 1981.

Muriel daŭre aktivis en la Jorkŝira Federacio, deĵorante kiel protokolisto, sekretario kaj prezidanto; kaj dum jardekoj ŝi gvidis la bradfordan lokan grupon. Ŝi forte subtenis la regionan revuon La Blankan Rozon per artikoloj, vortenigmoj, poemoj kaj desegnoj de la kamparo. Ŝia lasta kontribuo – kvizo pri Jorkŝiro – aperis en printempo 2016.

La kamparon Muriel ja ŝatis, piedvagante kaj tranoktante en junulgastejoj. Tiel ŝi renkontis sian estontan edzon. Vojaĝado kaj la naturo estis ŝiaj ĉefaj ŝatokupoj kaj provizis la fonon de ŝiaj artikoloj kaj poemoj. Ŝi ĉeestis la Centjariĝan Jubileon en Varsovio en 1987 kaj flegis kontaktojn kun esperantistoj el interalie Francio kaj Norvegio. Dum pluraj jaroj ŝi redaktis la bultenon de la Jorkŝira Dialekto-Asocio. En 2016, antaŭ ol malsaniĝi, ŝi verkis dialektan poemon pri siaj memoroj de Wibsey.

Dum pluraj jaroj Muriel ĉeestis la Somerlernejojn, unue en Barlastono kaj poste ĉe Shallowford House, ĝis sanproblemoj malebligis al ŝi vojaĝi vagonare. David Kelso, rimarkinte ŝian ankoraŭ viglan partoprenon, prave priskribis ŝin kiel “modelan dumvivan lernanton”. Ankaŭ pro ŝia dumviva entuziasmo, kaj kapablo vigligi aliulojn, ŝi ege mankos al ni. Ni kondolencas edzon Ernest, filinon Mary, familianojn kaj amikojn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>