Rekte al la artikolo

Perpoŝte

<<  [982]  >>

Legantoj

La trihoma skipo malantaŭ la lasta Brita Esperantisto, post sia unua provo kunprodukti ĝin, tre fieris neatendante ricevi pozitivajn reagojn de kelkaj legantoj.

Bildo

Saluton, redaktoraro de LBE!

Multan dankon pro la bonega aŭtuna numero, kiun mi ĵus sukcesis finlegi.

Evidente, pro diversaj cirkonstancoj tiu numero iĝis granda defio, sed vi brile venkis, produktante belaspektan revuon kun interesa enhavo. Vi tute taŭge honoris la memoron al Paul Gubbins, ne nur per la nekrologaj tekstoj kaj bildoj mem, sed ankaŭ per la altnivela daŭriga laboro rilate la revuon.

Dankon denove, kaj plej bonajn dezirojn por estontaj numeroj!

Malcolm Jones


Karaj,
Dankon pro la plusendo de la nuna numero de La Brita Esperantisto. Mi opinias ĝin tre riĉa, interesa, bele enpaĝigita, ĝis tiu grado, ke mi vere tre ŝatus havi ankaŭ paperan version de ĝi. Ĉu eblas? Se necesas pagi la kostojn, bonvolu indiki tion.

Mi ne memoras, kiam mi lastfoje havis emon legi iun Esperanto-revuon de komenco ĝis la fino.

Amike,

Katalin Kováts


Karaj amikoj,

Mi legis la tutan Britan Esperantiston de kovrilo al kovrilo kaj trovis ĝin vere interesa kaj bone redaktita. Fininte instrui ĉe la sesio Lernu Plu, mi ĝuis legi pri la antaŭa kaj ankaŭ legi la komentojn de homoj, kiujn mi mem ĵus instruis.

La artikolo pri Harold Bolingbroke Mudie fascinis min kaj trafis la ĝustan longecon. Aperis en ĝi la ĝusta kvanto da informoj por igi la artikolon informa sed ne enuiga. Gratulojn do pri la artikolo kaj la tuta eldono!

Plej bonajn dezirojn,

Anna Lowenstein

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2017.

<<  [982]  >>