Rekte al la artikolo

Unua vojaĝo tutsola

<<  [984]  >>

Ian Carter

Ian Carter rememoras sian unuan eksterlandan vojaĝon antaŭ pli ol duonjarcento. Ankoraŭ hodiaŭ okazas kursoj en Grezijono.

Finstudinte la kurslibron Teach Yourself Esperanto post nur tri monatoj, mi ege ekscitiĝis, kaj apenaŭ povis teni min. Mi volis uzi la lingvon kun aliaj esperantistoj el aliaj landoj.

Mi baldaŭ malkovris kulturdomon en Francio — la faman Kastelon Grezijono — kaj rapide aliĝis al studkurso dum la venonta somero (1967). Mi eĉ decidis festi mian 17an naskiĝdatrevenon ĉe la kastelo.

Tamen, post nelonge, mi komencis dubi. Ĉu la kulturdomo vere ekzistas? Ĉu mi atingos tiun lokon kaj trovos neniun tie? Ĉu mi perdos la monon, kiun mi jam pagis? Dum la tagoj preterpasis, mi pli kaj pli timemis.

Sed finfine mi pli kuraĝiĝis, kaj zorge aranĝis mian unuan trajnvojaĝon tutsolan.

Mi fakte atingis la urbon Angers (prononcu: ‘On-ĵe’) ĉirkaŭ la dekan vespere, kaj trovis — je mia hororo — ke je tioma horo mi povas nek telefoni al la kulturdomo, nek preni aŭtobuson, nek serĉi tranoktejon. Krome, kvankam mi atingis la celurbon, mia valizo ankoraŭ ne alvenis! Do, kion fari? Mi etendiĝis sur benko ekster la stacidomo, kaj provis dormi. Feliĉe, la somera vetero estis sufiĉe ĝentila.

La postan tagon mi sukcesis telefoni, kaj trafis la aŭtobuson ĝis Baugé (prononcu: ‘Bo-ĵe’), de kie oni veturigis min al la kastelo. Kaj mia valizo? Ĝi alvenis post du tagoj!

Mi kontentas rakonti, ke la studkurso estis tre ĝojiga. Dum la libertempo posttagmeza, fojfoje ni promenis ĝis la prahistoria dolmeno, kaj vespere mi ludis la pianon dum la aliaj kantis. Unu tagon mi prelegis pri mia hejmurbo — ĉefe pri ĝia fama preĝejo, kiu havas tordiĝintan turpinton — kaj spertis emocian konflikton: kvankam mi amas mian hejmurbon, tamen mi tre bedaŭris, ke mi devas hejmeniri!

Mi tiom ĝuis la dusemajnan kurson, ke mi decidis reiri en 1968, en kiu jaro mia prelego temis pri la florpotenco kaj la hipioj. Mi eĉ havis longan hararon, kvazaŭ mi mem estus hipio.

Per subvencioj, kiujn EAB nun havebligas por Somera Esperanto-Studado, mi esperas, ke pliaj novuloj ĝuos tian sperton, kian mi travivis dekkelkjaraĝa.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>