Rekte al la artikolo

Prelegvojaĝo de tanzaniano

<<  [984]  >>

Malcolm Jones

Legantoj eble memoras mian artikolon, kiu aperis en LBE 982. Tie mi iom skizis la vivon kaj komunumajn projektojn de Mramba Simba, vilaĝarestro en Tanzanio.

Por atentigi pri la lastajara Zamenhof-Tago kaj por ĝin taŭge festi, li kun kolego gvidis ses-tagan kurson ĉe la mezlernejo ‘Esperanto’, kiu troviĝas en la vilaĝo Marambeka, en la distrikto Bunda. Pri tio mi unue eksciis, kiam vekis min frumatene mia hejma telefono: Mramba havas unu-du gramatikajn demandojn, kaj volas doni al siaj lernantoj la eblon iom ekzerci la ĵus lernitajn frazojn kun vera, alilanda esperantisto. Mi do, ne plu dormanta, ĝuis plurajn konversacietojn!

Lastatempe mi aŭdis de Mramba, ke li esperas vojaĝi al Eŭropo en 2019. Li priskribis sian planon, ke li celas prelegi pri siaj komunumaj projektoj kaj pri la Esperanto-movado en Tanzanio, kaj ankaŭ ĉeesti diversajn Esperantajn aranĝojn. Tiel li esperas konatiĝi kun esperantistoj en Eŭropo, vizitante se oportune landajn kongresojn kaj lokajn klubojn.

Mramba petas gastigadon, preferante tranokti ĉe esperantistoj al loĝi en hoteloj. Li estus danka por helpo rilate vojaĝkostojn en Britio, ĉu per trajno aŭ busoj aŭ privataj aŭtoj, manĝojn ktp.

Certe estos bonega okazo por renkonti esperantiston el nekutime fora lando, kies movado sendube meritas subtenon. Eĉ pli mi esperas, ke vi jam nun, ĉu kiel unuopulo, ĉu en viaj lokaj grupoj, povas komenci pripensi, kiel helpi lian rondvojaĝon kaj eble gastigi lin. Eventuale estus interese invitigi Mramba paroli – kun via akompano – ĉe aliaj, ne-esperantistaj lokaj grupoj, por iom plivastigi lian klientaron – kaj iom reklami Esperanton, kompreneble.

Mramba celas pasigi eble du-tri semajnojn en ĉiu lando. Mi certas, ke pro tempomanko ne ĉiuj grupoj en Britio povos sencohave gastigi lin, sed estus bone havi tiom da pozitivaj ebloj, ke ni devus elekti – kaj supozeble ni provus kunlaborigi proksimajn grupojn, por ke ili ‘dividu’ Mramba!

Pri precizaj datoj ankoraŭ ne eblas paroli. Mramba vere ŝatus, se eble, partopreni naciajn aranĝojn en la vizitataj landoj – eĉ por tiuj ricevi inviton prelegi. Antaŭvideble do li estus en Britio aprile aŭ maje, se tiam okazos Brita Kongreso, kaj tre probable Britio estus tiam lia unua celo el Tanzanio, antaŭ ol iri al Francio, kaj li certe intencas ĉeesti la germanan kongreson en junio, 2019.

Estus por mi (maljunulo sen saĝtelefono!) tre bonvene, se iu alia dezirus transpreni iom de la kunordiga laboro. Se vi principe deziras kaj povos iel helpi, mi petas vin kontakti min – ju pli frue, des pli bone. Antaŭdankon pro viaj proponoj!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>