Rekte al la artikolo

La Spesmilo revizitata

<<  [984]  >>

Terry Watts

Kiam en 1907 oni unue proponis la ideon de Esperanto-mono, la valutoj de multaj landoj baziĝis je oro – la mon-unuo estis difinata kiel egala al certa pezo de pura oro.

Tiel, iasence la mondo jam havis internacian monon, almenaŭ ĝis tiu grado, ke kiu ajn de la tiam cirkulantaj or-enhavaj moneroj havis fiksitan kaj facile rekoneblan valoron en alia lando.

Tamen, oni proponis la Spesmilon. Tiun monon, ne-surprize, oni ankaŭ difinis surbaze de oro. La specifigo estis tia ke, en ekvivalento je oro, 10 Spesmiloj egalis 1 Britan Suverenon.

Do, kiom valoris tiam unu Speso? Nu, la Spesmilo valoris je dekono de pundo, do 2 ŝilingojn aŭ 24 malnov-pencojn. Tiel unu Speso = 24/1000 malnov-pencojn, do proksimume 10 spesoj = 1 fartingon, aŭ kvaron-malnov-pencon.

Tio unuavide ŝajnas absurde eta mon-sumo por la Speso, sed pensu, ke antaŭ la Unua Mondmilito unu pajnto da biero kostis nur 3 malnov-pencojn (3d). Tiel por unu pajnto da biero vi estus elspezinta 125 Spesojn.

Kiom kostus hodiaŭ tiu biero en Spesoj? La or-enhavo de la Suvereno (la moneroj ankoraŭ elstampiĝas ĉe la Reĝa Stampejo en Kimrujo) valoras proksimume £230. Tiel unu Spesmilo = £23, kaj unu Speso 2,3 nunajn pencojn – kaj (tamburado!) se oni prenas la koston de pajnto da biero je £3, tiam hodiaŭ via biero kostus 130 Spesojn.

Ĉu ne eta miraklo, kiam oni konsideras la inflacion (mon-valor-perdiĝon) kiun oni spertis en Britio ekde 1907. Kaj ĉu ne argumento por revivigi la Spesmilon?

Kompreneble, se oni elektus alian varon por fari komparon inter la tiama kaj la nuna prezo en Spesoj, oni eble ricevus alian rezulton. Estas multaj faktoroj, kiuj havas influon sur la koston de specifa varo – ŝanĝoj en teĥnologio, en la produkto-metodoj, en la proporcio kiu estas labor-kosto, ktp.

Sed ĉu vi povas trovi modernan valuton, kiu ne perdis enorme sian valoron de kiam proponiĝis la Spesmilo?

Eble vi krios ke la prezo de oro estas mem ne-stabila, do tiel or-bazita valuto same ne estus stabila. Kaj vi pravas, ke ekde 1971, kiam oni fine rompis la ligon inter oro kaj la dolaro kaj ĉiuj valutoj ‘ekflosis’, la prezo de oro en dolaroj kreskis forte. Tiam $35 por unco, nun $1300.

Sed jen filozofia problemo: ĉu oro plivaloriĝis aŭ ĉu la dolaro senvaloriĝis?

Indas re-legi la saĝajn vortojn de la ekonomikisto David Rikardo, kiu jam en 1817 diris ‘La sperto … montris, ke nek ŝtato nek banko iam havis la liberan povon eldoni paper-monon sen fi-profiti de tiu povo’. Por ĝisdatigi tiun penson oni devus etendi ĝin al la kreo de elektronika mono, sed la principo restas.

Sed ĉu la esperantistoj povus realigi orbazitan monon, do revivigi la Spesmilon? Jes, kaj tio estus multe pli simpla ol vi eble imagus. En sekva artikolo mi esploros tiun temon, kaj montros kiel procedi.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>