Rekte al la artikolo

Jes al JES (2)

<<  [984]  >>

Georgo Ordish

Ĉiam mi aŭdis bonaĵojn pri JES. Sed pri ĉi tiu, mia unua, oni ne povis ĉesi la plendadon. Aŭdeblis jenaĵoj: ‘Ĉu haveblas informoj pri programero pli frue ol unu tagon antaŭe?’ ‘Ĉu nur tiomas la silvestra bufedo? Kontraŭ dek eŭroj?’ ‘Kial mi devas translokiĝi nun, postebrie, lacege kaj duonpakinte?’

Eble ankaŭ mi plendetis. Ja estis surprizo la programo. Ja mankis kvanto kaj kvalito por la bufedo. Ja estis fuŝe translokiĝi post la novjara festado por senprograme pasigi tagon.

Eĉ se pri multo mi sukcesis plendi, ankaŭ pri multo mi sukcesis ĝui kaj ŝajne miaj kunplendantoj same kunĝuis. Ĝenerale la etoso estis vigla, feliĉa kaj esperantista kaj estis tiel almenaŭ iom pro taŭga ejo: katolika loĝlernejo, en kiu troviĝis ĉie portretoj (eĉ pluraj en mia ĉambro) de Don Bosco. Tamen ne (nur) tial bonis la ejo: ĝi taŭgis pro la dormoĉambroj, manĝejo, granda halo kaj lernoĉambroj por diskutoj kaj aliaj programeroj. Ĉio en la sama varma konstruaĵo!

Malgraŭ la malfrua apero de la programeroj, la programtabulo sufiĉe plenis. Mi ne partoprenigis min en tro multajn programerojn por ebligi min malstreĉumi kun amikoj. Sed tiuj programeroj, kiujn mi ja elektis partopreni, estis interesa aro de dancado, diskutado kaj sindefendo.

Per seĝoj kaj kontraŭ karotaj ŝajn-tranĉiloj ni nin protektis dum la sindefenda kurso. Eble tiaj situacioj ne ofte aperos ekster trejnsesioj, sed la scipovoj espereble uzeblus en malpli afablaj situacioj kaj la sperto certe estis amuza.

En same vigla tamen malpli fizika programero gvidita de Bertilo Wennergren, ni diskutis kaj plendis pri la difektoj de Esperanto. (Ne ĉiuj dum-JES-aj plendoj temis pri la aranĝo mem!) La diskutadon komencis Jorge Camacho per sia ege taŭga poemo La difektoj de Esperanto. Resumo de la sesio estas, ke Esperanto estas fuŝa lingvo, kiu mirakle bone funkcias.

Malmirakle ne funkciis la samvespera kaj iom samtempa okazo de la internacia vespero kaj la trinkomanĝa vespero. Komenciĝis unue la trinkomanĝado. Multiĝis la manĝaĵoj, multiĝis la homoj. Sed antaŭ ol okazis malmultiĝo de homoj aŭ de manĝaĵoj aŭdiĝis ‘Venu homoj! Komenciĝas la internacia vespero!’ Vere malfacilis por la organizantoj fortiri homojn de la bongustaĵoj alportitaj de fremdaj landoj (inkluzive de Veganujo). Vidinte, ke ne ĉiuj volas tuj eniri la ĉefhalon, la organizantoj decidis uzi la manĝaĵojn kiel logaĵoj, kaj portis ilin ĝis antaŭ la scenejo.

La internacia vespero montris, laŭkutime, varian spektakletaron. Inter aliaj estis germana repo, franca komunistaĵo (esperantigita) kaj eĉ la fifama furorkanto Dek Bovinoj, tokiponigita. Daŭregis la prezentado sed iam matenete post multega ĉendancado homoj enlitiĝis por ne maltrafi tro de la sekva tago.

Krom la, ja bona, muziko de la internacia verspero, ni povis sperti ankaŭ apartajn koncertojn de pli konataj kaj kelkfoje pli muzikaj muzikistojn. Bedaŭrinde, la muzikisto anoncita, kiun plej antaŭĝojis mi, Martin Wiese, ne povis koncerti. Ĉiuokaze la ludado de Bertilo kaj Birke, la kantado de Jonny M kaj la dancigado de Kimo certe estis pli ol nenio.

Jam mi legis pri steloj, historiaĵa monunuo de antaŭ kelkdekoj da jaroj ne plu uzata en Esperantujo. Dum JES montriĝis, unuafoje al mi, novetaj plastaj steloj. Tiujn oni devis uzi por aĉeti ion ajn en la drinkejo. La plasteco ne vere kredigas onin pri ilia valoro kaj tio multe helpas la elspezadon. Tamen mi sukcesis ne forpagi ĉiujn stelojn por ke mi povu ilin montri al amikoj hejme kaj mokiĝi pri mia sekto.

La silvestra festado mem ege bonis, kaj certe plej unikas el miaj jamaj novjaraj festospertoj. Neniam antaŭe mi festis tiom da fojoj ene de tagnokto novan jaron. Oni ne tediĝis pro la ĉiuhora anonco pri nova novjaro; fakte male, kaj iom kompreneble, ju malpli frue des pli festema, feliĉa kaj ebria. Helpegis al la etoso ne nur furoraĵoj de ĉiuj landoj, sed ankaŭ ĉiulandaj kiĉaĵoj.

Por ĉi tiu aranĝo mi decidis memzorgi kaj do estis bona okazo por profiti de mia ĵus ekhavita lerteco pri studentmanĝoj. Ne estis multe da provizoj por la memzorgantoj; estis nek kuirejo nek fridujo, sed ni sukcesis ‘kuiri’ tuj-nudelojn per bolakvo kaj sukcesis ‘fridigi’ per fenestrobreto, kiu tenis niajn manĝaĵojn en la ekstera pola vintro. Malfeliĉe, kiel rekompenco la vento formanĝis de ni iom da ĉokolado.

Post kelkaj tagoj de memfaritaj manĝoj iĝis pli allogaj la lokaj polaj restoracioj ol la penso refoje manĝi legomojn kun kikerkaĉo, do urbocentren ni esploris kaj trovis belan etejon, kie ni sukcesis satige manĝi eĉ malmultkoste antaŭ ol uzi la okazon por malkovri niajn ĉirkaŭaĵojn, ekster la muroj de la aranĝo, per la mirinda tramsistemo.

Eĉ se oni multe plendis pri fuŝa organizado, la JES en Ŝĉecino multe plaĉis al mi. Klaras, ke la organizintoj multe laboris kaj antaŭ kaj dum la semajno. Kiom mojosa estus ‘bonorganizita’ JES? Jam mi antaŭĝojas ekscii!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>