Rekte al la artikolo

La granda milito kaj Esperanto

<<  [984]  >>

Bill Chapman

En 2018 ni memoras cent jarojn post la fino de la Granda Milito, la unua mondmilito. Lige kun la nuna jaro aperis en Parizo la ampleksa, multfaceta verko Antaŭ unu jarcento – La granda milito kaj Esperanto. La libro aperis ĉe la eldonfako de SAT.

Sur la kovrilo de la pli ol 370-paĝa libro oni povas vidi Eŭgenon Lanti, la fondonton de SAT, en franca uniformo. Li dum la unua mondmilito servis kiel ambulancisto – kaj lernis Esperanton. Li estas unu el la kvardeko da aŭtoroj, kies tekstoj formas la libron. Eble plej grava por britaj legantoj estas la longa originala kontribuo de Robert Murray (1897 - 1982), kiun mi persone memoras. Donald Murray retrovis fascinan manuskripton de sia patro pri spertoj dum tiu milito kaj zorge retajpis ĝin, por ke ĝi aperu la unuan fojon.

En aliaj tekstoj Humphrey Tonkin rakontas pri la travivaĵoj de Tivadar Soros kaj Julio Baghy en siberiaj militkaptitejoj. Mikaelo Bronŝtejn verkas informoplene pri Vasilij Nikitoviĉ Gasiĉ, kiu lernis Esperanton en germana kaptitejo per kurso instruita de franca militkaptito. Poste la lingvo helpis al Gasiĉ fuĝi kaj reveturi hejmen.

Temas pri kolektiva verko kun tre bunta enhavo, kaj mi varme rekomendas ĝin.

Antaŭ unu jarcento – La granda milito kaj Esperanto (376 paĝoj) aĉeteblas ĉe EAB kontraŭ £12.50 + afranko.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>