Kelkaj ludemuloj kunvenis ĉe farmbieno por pasigi semajnfinon ludumante. Kial ludumante kaj ne simple ludante? Ĉar ili ne simple ludis — en Esperanto, kompreneble — sed ankaŭ tradukis instrukciojn en lingva projekto.
Pretiĝas por semajnfina ludado Tim Morley, Simone Davies, Sammy Kennedy, Ali Mecham, Gavan Fantom, John Parkinson kaj Andy Davies.
Pasis la temp’ ebligas instrui pri Esperanto-kulturo
Estis tempo por ludoj kaj muzikumado. Tim Morley kaj John Parkinson ludas la fifaman furorkanzonon Dek Bovinoj.
Kartoj kontraŭ Esperantujo ebligis esti iom kreema pri Esperantaĵoj. La kartoj por la ludo Fluxx estis plene tradukitaj kaj presitaj en Esperanto. Multaj aferoj en la ludo rilatas al la lingvo.
Jukaj piedoj venis kun instrukcioj jam tradukitaj. Ne necesis traduki la karton, sur kiu estis skribitaj ‘Esperantujo’ kaj ‘pasporto’.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.