Rekte al la artikolo

Esperanta bebo

<<  [984]  >>

Maurizio Giacometto

Ĝi naskiĝis antaŭ naŭ monatoj.
Estis mia bela esperanta bebo
Adorinda, ĝi estis nun mia sola strebo.

Mi ne sciis, kial ĝi por mi tiel gravas,
Sed mi sciis, ke mi volas ĝin kreskigi,
Ami, nutri, karesi, refortigi

Kiel bebon mi devis ĝin ja varti.
Je la komenco ĝi ŝajnis rompiĝema,
Sed kun ĉiu tago ĝi povis pli bonfarti
Kaj nun ĝi estas — vere — mem kreskema.

Jes, la bebo restas ankoraŭ strebo -
La defio, vere ja plu ŝanĝiĝanta,
Sed mi nun scias, ke mia iama bebo
Per mil amikoj fariĝos esperanta.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2018.

<<  [984]  >>