Jump to content

Leaderboard


Popular Content

Showing content with the highest reputation since 18/12/20 in all areas

  1. 1 point
    Estimataj samideanoj, Feliĉajn jarfinajn festojn al vi. Ni, Movado Junulara Skota, ŝatus anonci al vi ke ni nun fondiĝas kiel neformala asocio. Oni ne devas esti skoto aŭ loĝi en Skotlando por partopreni. Fakte ni esperas plivivigi la junularan Esperanto-movadon pli vaste en ĉi tiuj insuloj de Britio kaj Irlando pli ĝenerale. Ne ekzistas specifa maksimuma aĝo por niaj aliĝintoj. Oni devas mem decidi ĉu oni estas juna aŭ ne. Ni havas Telegraman grupon por babili. Nia unua renkontiĝo estos reta festo de la poezio de Robbie Burns fine de januaro. Ni ankaŭ baldaŭ havos anglalingvan prelegon de doktora studento ĉe la Universitato de Dundee pri la Esperanto-verkisto Arthur Dawson Foote. Cetere, ni intencas helpi en la organizado de la junulara programo de la Universala Kongreso de Belfasto. Trovu nin en Telegramo aŭ, se vi preferus, kontaktu nin per retmesaĝo. Varman saluton, la iniciantoj de Movado Junulara Skota, Manuela Burghelea (Komisiito de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo pri Universitata Agado). De la reĝlando de Fife. mb441@st-andrews.ac.uk Peter Cleaves (Sekretario de protokolo de la Esperanto-Asocio de Skotlando). De Edinburgo. petercleaves1@gmail.com Johnnie Gallacher (Komitatano de la Esperanto-Asocio de Skotlando kaj Esperanto-volontulo ĉe E@I). De la Altlandoj. j6525wg@gmx.com
×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.