Jump to content

Leaderboard


Popular Content

Showing content with the highest reputation on 14/10/19 in all areas

  1. 1 point
    Finfine ankaŭ mi finlegis la libron. Mi konsentas pri la pli fruaj komentoj de aliaj: La aŭtoro evidente ne sekvas la konsilon de Claude Piron en "la bona linvgo" eviti neologismojn; ofte deSeabra uzas "poezian" vorton anstataŭ pli simplan, mem-evidentan vorton (ekz p11 "poltrono" anstataŭ "malkuraĝulo", p17 "eosto" anstataŭ "oriento"). La gloso (p86) helpas, sed ne sufiĉas. Oni povas supozi ke la pensoj de mortanta homo vagas, kaj la rakonto ja faras tion - ĝi saltas en tempo kaj en loko, kaj ofte estis (por mi) malfacile diveni kie kaj kiam (en la sinsekvo de eventoj) ĉiu nova teksto-bloko sidu. Por mi la kunteksto kaj la rolantoj estis malklaraj, ĝis (finfine) en pp47-53 oni lernas ke la konflikto estas (laŭvorte!) nigra-blanka afero, ke (p49) la "ĉefurbo" estas en afriko sed la "metropolo" estas en eŭropo, ktp. Pro tiuj malfacilaĵoj mi ne ĝuis la libron; mi konsilas homon nur legi ĝin se vi ĝuas lukti kun teksto! (Kaj mi ankaŭ konsilas komenci per p86 tiam pp47-53, antaŭ ol legi de p1 pluen. Mi supozas ke p12 l6 "Aŭ ĉu vi konsideras ... cigaredojn?" estas pres-eraro - ĝi estu aparta alineo, kaj estu inter parol-markoj. La libro estas nekonforme alta (tro por sidi en mia librobretaro), kaj la spino estas presita inversigite, sed tiuj aferoj ne gravas ĉar mi ne emas reteni ĝin en mia Esperanta-librokolekto.
×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.