Jump to content

Leaderboard


Popular Content

Showing content with the highest reputation on 25/03/2020 in all areas

  1. 1 point
    EAB kreis konton ĉe SoundCloud, al kiu ni alŝutas sondosierojn de prelegoj el la pasinteco. La prezentojn surbendigis Ivor Hueting. Nove ciferecigitaj, ili nun estas disponeblaj al ĉiuj. La unua prezento alŝutita estas de nia honora prezidanto, John Wells, de la Universala Kongreso de 1989 en Brajtono. La temo estas enketo pri prononcaj preferoj de anglalingvanoj, informoj utilaj por la tiam eldonota prononcvortaro Longman Pronunciation Dictionary. Ĉu seka unua temo? Tute ne! Temas pri proksimume unu horon da flue elparolita Esperanto. Ne gravas ĉu vi estas nova lernanto, ĉu vi konas ĉiun vorton de La Espero: estas en ĝi io por ĉiuj. Ni aldonos baldaŭ kontribuaĵojn de Ivo Lapenna, Marjorie Boulton, kaj William Auld, por listigi nur kelkajn, kaj esperas, ke vi ĝuos, kio alvenos!
×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.