Mi ĵus legis "Kaj staros tre alte..." de Trevor Steele. Ĝi estas pli bona ol la Jesuo-libro de Manuel de Seabra, laŭ mi. La kadra rakonto - oni prezentas la ĉefan tekston kiel biografion verkitan de romiano en la unua jarcento - estas apenaŭ kredebla, sed oni povas ignori tion kaj legi ĝin kiel ankoraŭ unu version de la vivo de Jesuo. Se vi ŝatas tiajn rakontojn - mi ja ŝatas ilin kaj legis verŝajne dekojn - eble vi ŝatos ĉi tiun.
Jena sceno pensigis min. Jen kiel Jesuo renkontas la esenojn:
... Jeŝu sidis en ombro apud la bela Maro de Galileo, pensante kiel ĉiam pri sia sorto, kiam aliris lin du viroj. Ili petis permeson eksidi apud li. Post kelkaj diroj pri la belo de la lago ili menciis, ...
Mi ne scias, kiel la homoj kutime ekkonversaciis en Galileo antaŭ du mil jaroj, sed oni atendus ioman ekzotecon, ioman diferencon de hodiaŭaj angloj, ĉu ne? Aliflanke, eble tiel vere okazis, kaj la aŭtoroj, kiuj inventas ekzotan parolmanieron, estas nuraj trompistoj. Jen interesa demando pri historio kaj kulturo kaj beletro, se iu volus profundiĝi. (Mi provizore ignoras la demandojn, kiel la biografo ekscius pri tiaj detaloj, kaj kial la biografo konsiderus tiajn detalojn notindaj aŭ inventindaj. Kiel menciite, la kadra rakonto laŭ mi ne bone funkcias.)