Jump to content

Leaderboard


Popular Content

Showing content with the highest reputation since 01/03/2019 in Posts

  1. 2 points
    Finfine ankaŭ mi finlegis la libron. Mi konsentas pri la pli fruaj komentoj de aliaj: La aŭtoro evidente ne sekvas la konsilon de Claude Piron en "la bona linvgo" eviti neologismojn; ofte deSeabra uzas "poezian" vorton anstataŭ pli simplan, mem-evidentan vorton (ekz p11 "poltrono" anstataŭ "malkuraĝulo", p17 "eosto" anstataŭ "oriento"). La gloso (p86) helpas, sed ne sufiĉas. Oni povas supozi ke la pensoj de mortanta homo vagas, kaj la rakonto ja faras tion - ĝi saltas en tempo kaj en loko, kaj ofte estis (por mi) malfacile diveni kie kaj kiam (en la sinsekvo de eventoj) ĉiu nova teksto-bloko sidu. Por mi la kunteksto kaj la rolantoj estis malklaraj, ĝis (finfine) en pp47-53 oni lernas ke la konflikto estas (laŭvorte!) nigra-blanka afero, ke (p49) la "ĉefurbo" estas en afriko sed la "metropolo" estas en eŭropo, ktp. Pro tiuj malfacilaĵoj mi ne ĝuis la libron; mi konsilas homon nur legi ĝin se vi ĝuas lukti kun teksto! (Kaj mi ankaŭ konsilas komenci per p86 tiam pp47-53, antaŭ ol legi de p1 pluen. Mi supozas ke p12 l6 "Aŭ ĉu vi konsideras ... cigaredojn?" estas pres-eraro - ĝi estu aparta alineo, kaj estu inter parol-markoj. La libro estas nekonforme alta (tro por sidi en mia librobretaro), kaj la spino estas presita inversigite, sed tiuj aferoj ne gravas ĉar mi ne emas reteni ĝin en mia Esperanta-librokolekto.
  2. 2 points
    Ho. Mi devis kontroli multajn vortojn. ? la libro ŝajnas interesa (kaj mallonga) sed mi ne scias ĉu mi vere ŝatas la rakonton aŭ la stilon. Evidente mi ne jam finis ĝin do estas tro frue por decidi.
  3. 2 points
    Hi Thomas Thanks a lot for your reply. I particularly liked your idea of Esperanto as something you do rather han something you are. Best wishes Frank
  4. 1 point
    Saluton again. Sent off answers for the 1st chapter of the 'Elementary'course and got a prompt response from my tutor. It took me a while to get to that point as I was busy at work, but the tutor was understanding. In the interim I have also been reading the old short book 'The Esperanto Teacher' available from this site. I actually really like this one - as it easily nailed a couple of aspects I was unclear about .....such as the use of 'n' to distinguish the 'object' from the 'subject' and how this principle carries across all the words relating to the object. As with anything you are learning new, there is a learning curve and every time something starts to make sense, you open the next page to be greeted by a whole new batch of grammar that immediately sets you back. But I will not give up. I will keep you updated as I go....if you are also a Komencanto and still progressing, feel free to send me a message - it would be good to support each other through.......Dankon !
  5. 1 point
    Saluton I'm a recent convert to Esperanto and have tried a few routes to start. I was initially drawn to Lernu and was surprised how quickly I could recite a page of Esperanto. I purchased Complete Esperanto and have recently enrolled on the Elementary Course available from this site. It was initially a bit confusing, having 3 books open at the same time, but it's staring to come together now. For £30 it's a great course, 3 books plus access to online files and audio.....and a personal tutor ! I will check back later to tell you how I'm getting on......cheers
  6. 1 point
    Ni havas 4 ekzemplerojn en la vendejo Sed mi estas tute kontenta starigi sondon pri la elektota ĉiaokaze. Mi tamen proponas iom da atendado, ĉar sendube mi ne estas la sola, kiu ricevis Esperantajn librojn je Kristnasko kaj ŝatas legi ankaŭ ilin!
  7. 1 point
    Ho jes, la tria volumo nur lastatempe eldoniĝis. Raklamojn pri ĝi oni povas vidi en kelkaj el la pasintaj eldonoj de la revuo 'Monato'. Mi certe aĉetos ĝin se ne baldaŭ, ĉar mi lastatempe aŭ aĉetis aŭ alimaniere ricevis plurajn E-librojn kaj ne estas sufiĉe da tempo en la tago! Pro la sama kialo, mi kunsentas pri ioma malrapidigo de la sinsekvo de legotaj libroj.. Pri 'La enigmo de la ar@eneo', bedaŭrinde mi ne posedas ekzempleron. Do, se vi volas legi tiun libron, bonvolu fari tion kaj mi rekomencos la komunan legadon kiam la grupo legas 'La fotoalbumo Vol II'. ?
  8. 1 point
    Bone. Mi povas konfirmi, ke post la legado de La Fotoalbumo - Vol I -, mi certe intencas legi la duan volumon kaj verŝajne aĉetos la ĵus eldonitan trian.
  9. 1 point
    Post legado de 'Kredu min, sinjorino!' kaj de 'Fundamenta Krestomatio', (kaj de la bela nova libro 'La Krubalo') finfine mi povas komenci la legadon de 'La Fotoalbumo'. Tamen, ŝajnas ke la unuaj 25 paĝoj ne estas legindaj.. do eble mi legos ekde paĝo 26. ?
  10. 1 point
    Trevor Steele ne sekvas la konsilon komenci "en la mezo de aferoj". Mi trovis, ke en "La fotoalbumo" nenio interesa okazas ĝis pago 25. Sed ekde tie la teksto estas interesa. Mi legis jam trionon de la libro (la unua volumo). Kompreneble la fotoalbuma strukturo ne ebligas facile komenci en la mezo de aferoj.
  11. 1 point
    Se iu serĉas legaĵojn, sed ŝatas resti ĉe ekrano: https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-blogo (Mi ĵus finlegis la libron "La tago kiam Jesuo perfidis Judason" kaj ne tre entuziasmis.)
  12. 1 point
    Mian vi vidos ĉe eBay. Ĝi kuŝas kun la skatoloj, kiujn mi alportos al Esperanto-Domo post du tagoj.
  13. 1 point
    Mi antaŭvidas kelkajn ekzemplerojn de 'Ĉu vi konas....' sur la tablo de 'brokantaj libroj' dum la venonta Brita kongreso...
  14. 1 point
    Mi legis aliajn librojn de Trevor Steele kiu, laŭ mia opinio, estas bona aŭtoro kiu verkas klare kaj legeble. Pri Serĝi Elgo kaj Abel Montague mi havas nenian sperton. Tamen, el la tri elektoj, "La fotoalbumo vol 1" estas la plej dika ... eble 366 paĝoj estos tro por trakti "dum novembo". Sed la aŭtoro organizis ĝin en mallongaj ĉapitroj (unu po foto), do eblas dividi ĝin en manĝeblaj pecoj.
  15. 1 point
    Jes, ankaŭ por mi, forĵeti libron estas la plej lasta paŝo, kiun mi nur faras, se mi ne tute povas trovi novaj hejmon por ĝi. Kiam temas pri nebezonataj Esperanto-libroj, mi simple portas tiujn al la Brita kongreso, kaj metas ilin sur la "brokantaj libroj" tablo - tiam se iu ja aĉetas, EAB profitas iomete, kaj la libro ja havas novan hejmon. (La risko estas ke post la fino de la kongreso, Viv devos forporti pliajn brokantajn librojn ol ŝi kunportis!) - Vilĉjo
  16. 1 point
    I'm late to this, but would like to join. Where is the list of £5 books on offer for this club? I know I have Surklifa..
  17. 1 point
    Mi finlegis ĝin, kaj daŭre ne komprenas, kiu kiuas, kio okazas ktp. Mi povas aserti, ke tiu ĉu libro ŝajne estas la plej malbona originala verko en Esperanto, kiun mi iam ajn finlegis. (Plurajn mi komencis, sed ne finis. Tiel mi estus farinta ankaŭ kun tiu ĉi, se mi ne estus membro de nia grupo!)
  18. 1 point
    @Vilĉjo Walker kaj @Tim, vi ambaŭ diras, ke vi ne intencas aŭ emas konservi la libron... Do, jes... ankaŭ mi ne havis la plej altan opinion pri la libro. Tamen, mi tute ne povas forĵeti ĝin. Mi tute ne kapablas fari tion! Temas pri libro. Ĉu vi aŭdis min? L-I-B-R-O. Mi ne kapablas forĵeti librojn. ?
  19. 1 point
    Kiel vi scias, @Tim, mi nun finis la legadon de la libro. Mi povas konfirmi, ke eĉ leginte la tutan rakonton, oni ne ricevas sufiĉe kompletan priskribon de la ĉefroluloj, de la interagoj, de la eventoj, de la intrigo. Fakte, eble jen la problemo: mankas (sufiĉe bona) intrigo. Nur unu fina demando elstaras por mi..
  20. 1 point
    Mi alvenis al paĝo 9. Jam ĝenis min 'paseo' en 'Oni provis imagi la paseon'. Kial ne 'pasintaĵon/kio okazis/la fonon'? Persone mi ne povus subteni la uzon de 'aliel'. Tio tute haltigis la legadon. Mi ne kontraŭas, ke oni aldonu finaĵojn al la tabelvortoj (tiea, tiama, kiuj, kiu kiuas), sed tabelvortajn finaĵojn oni male ne aldonu al aliaj vortoj. Jam 'alio' kaj 'alia' havas proprajn signifojn, kaj se 'aliel' oni permesas, kial ne 'Mi vidis Times libron'?
  21. 1 point
    Mi konsentas. Kelkfoje verkistoj ludas la ludon "Mi konas vorton, kiun vi ne konas", tiel uzante vorton, kiun fakte preskaŭ neniu konas. PS Dankon pro la sciigo pri la glosaro. ?
  22. 1 point
    Same pri tiuj ĉi vortoj. Mi devis kontroli kelkajn vortojn, ekzemple senjori (p8). Leginte la difinon, mi facile rekonas la francan radikon. Ĉu estas bona ideo uzi jaman vorton apenaŭ konatan, kaj tiel devigi eĉ spertajn legantojn iri al vortaro? Mi ne certas.
  23. 1 point
    Troviĝas glosaro en la lastaj paĝoj. Tiu ĉi ŝajnas al mi tute nenecesa vorto prenita el la franca. Oni povus uzi jaman vorton por klarigi la saman signifon, ĉu ne?
  24. 1 point
    Saluton al ĉiuj. Mi intencis aĉeti la legotan libron, Ĉu Vi Konas Blaise Cendrars, sed bedaŭrinde, ĝi ne plu haveblas de EAB - ĉu EAB ankoraŭ atendas novan stokon de tiu libro? Aŭ ĉu mi mendu rekte de UEA?
  25. 1 point
    I agree with Rico - let's aim to read certain parts of the book at around same time (or - in time for an agreed deadline). Otherwise, it will be difficult to discuss topics/events which only some of us have read about, and there's a risk of the discussion giving away "spoilers" to the folks who haven't got that far yet. - Vilĉjo
  26. 1 point
    Hi @Tim It's great that we have this new reading club / reading group. Personally, I'm very much in the "I want to read books" camp as opposed to the "I want to spend lots of time talking about, discussing or writing in forums about books" camp. Unfortunately, I will not have the time to do much peripheral activity, besides actually reading the books. (and I know what I'm like. Look at me now: I'm supposed to be sending out invoices / chasing clients today and here I am, dealing with Esperanto...). In response to your questions: -I definitely vote for 'one thread per book'. The fewer, the better. -Definitely Esperanto. For me, that's the whole point. However, I don't want to impose this on anyone. -Yes, let's try (at least) to read certain parts of the book at the same time and then have questions about the content, maybe the language, words used, new words learnt etc. That could be quite fun and a good use of the forum thread maybe. Finally, I normally read two-three books at the same time and have a 'waiting list' going on so I hope some of those books in the list can make it to the group list. ? Amike, Rico
  27. 1 point
    That font may be usable for Esperanto with modern software, but would it be usable for Esperanto with Quark 5? Almost certainly not, I would presume. You would presumably need to modify it, replacing some Latin-1 characters with the Esperanto characters. That modification is probably not hard to do, when you know how; I think I may have done something like that myself, a long time ago. The number of people interesting in modifying fonts to use them with pre-Unicode software has probably rather dwindled. You may need some kind of computer archaeologist for this!
  28. 1 point
    I don't know anything about Quark, but it might be a mistake to use an "Esperanto" font. Esperanto's characters are included in WGL4 (a standard set of about 656 characters), so any modern high-quality font is likely to include them. If a font was specially designed for Esperanto then it's probably a pre-Unicode font that puts the Esperanto characters in a non-standard place, probably instead of some Latin-1 characters. If you find where they are then you might be able to use them, getting the text to look right, but don't expect copy and paste to work. You're probably better off using some modern font that includes WGL4. Edit: Of course, Quark 5 predates Unicode! In that case, try copy-pasting some Latin-1 characters to see if any of them is replaced by an Esperanto letter. Here's U+00A1 to U+00FF for you (hoping it won't cause this crappy JavaScript editor to crash): ¡¢£¤¥¦§¨©ª«¬­®¯°±²³´µ¶·¸¹º»¼½¾¿ÀÁÂÃÄÅÆÇÈÉÊËÌÍÎÏÐÑÒÓÔÕÖ×ØÙÚÛÜÝÞßàáâãäåæçèéêëìíîïðñòóôõö÷øùúûüýþÿ
  29. 1 point
    https://esperanto.org.uk/find-esperanto-speakers/
  30. 1 point
    Eh, who knew? The font doesn't contain the accented characters (https://fonts.google.com/specimen/Lato) and yet everything was displaying correctly in most parts of the site. Haven't a clue what's going on unless by fluke the relevant characters in the substitute fonts happened to look very similar at certain font weights. Rather than mess around, I've dropped Lato as the site font and replaced it with one which supports Esperanto characters.
  31. 0 points
    La 3-an de aprilo 1994 Marjorie Boulton deklamis du poemojn en Richmond upon Thames. Unu el ili, "La balado de Bosko kaj Admira", poste aperis en Monato 1994/10, p. 24. La alia havis la titolon "Kontenta kato" kaj refrenon, en kiu ripetiĝas la silabo ron-ron-ron. Mi ne povas trovi tiun duan poemon. Ĉu iu vidis ĝin ie?
×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.