Bulteno de la
Londona Esperanto-Klubo
Septembro-Oktobro 2021
www.espinfo.org/lek

Kluba programo:

Septembro:
3. LVS: Kongresaj raportoj. Rakontoj de ĉeestintoj.
10. LEK: Mark Pallen: Aventuroj kun nomoj de mikroboj.
17. LEK: Norman Berdichevsky: La evoluo de la hebrea lingvo kaj de Esperanto.
24. LVS: Aleksej Salomatov: Fotoj.

Oktobro:
1. LEK: Trezoro Huang Yinbao: La Unesko-kampanjo de UEA.
8. LVS: Eddy Van den Bosch: Kastelo Greziljono - tendumado kaj BEMI-biciklado.
15. LEK: Adje Adjevi: La agado de la Afrika Komisiono de UEA.
22. LVS: Klaus Leith: Konferenco pri la estonteco de Eŭropo (UEA/EEU-kampanjo)
29. LVS: Klaas Dijkstra: Kampofajro.

Loko, horaro kaj aliaj informoj: Ni kunvenas vendredvespere. Dum la kronvirusa krizo, kunvenoj okazas per la reta sistemo Zoom, komenciĝante je 19h (UTC+1). Kunvenoj ĉe Old Diorama Arts Centre ankoraŭne povas okazi vendred-vespere. Novaj spektuntoj bonvolu peti ligilon al proksim-vendreda Zoom-renkontiĝo de lek.sekretario@gmail.com. Haveblas ankaŭ, ĉe Jutubo, registraĵoj de prezentoj jam okazintaj. Bonvolu viziti espinfo.org/lekrano

Mesaĝo de la prezidanto:

Karaj LEK-anoj, Kiom rapide flugas la tempo! Jam finiĝas la dua ‘pandemia somero’. Kiom mi ŝatus aldoni la prefikson ‘post’ antaŭ la vorto ‘pandemia’, seddume tio ne eblas. Ni vivas en tempo de multaj necertecoj: kiam ni renkontiĝos denove? Kie? Kiel vivos la klubo en la estonto? Kiel ni varbu novajn membrojn kaj allogu malnovajn veni pli ofte? Kiel ŝpari monon dela klubo kaj enspezi pli? Ni ĉiuj havis viglan enretan vivon: la klubaj kunvenoj okazis regule ĉiuvendrede. Kaj se iu ne povis partopreni nun eblas kapti ‘la tempon perditan’: rigardi registraĵojn en la Jutuba kanalo de LEK. En la momento de mia skribado ĝi jam havas 180 subskribintojn. Aliĝu se vi ankoraǔ ne aliĝis, komentu kaj subtenu. Ni nun havas bonegajn rilatojn kun la Antverpena Esperanto-klubo kaj ĝuis tre interesajn programerojn proponitajnkaj aranĝitajn dank’al ĝi. Multaj klubanoj iĝis veraj ‘ret-kolibroj’ kaj ĉeestis aliajn renkontiĝojn, kiuj jaabundis. Eble ĉe iu kunveno ni aŭdos pri someraj vojaĝoj - retaj kaj ne-retaj. Ĉiuj el ni do kontribuis kiel ili povis al la disvastigo deEsperanto kaj de internacia komunikado. Tiel ni pruvas al skeptikuloj ke Esperanto estas viva lingvo kiunhomoj uzas ĉiutage. Permesu al mi rakonti pri mia eta kontribuo al la ĉiutaga Esperanta vivo. Jam dum jaroj mi aktivas en Pepilo (Twitter) - sed nurdum la pandemia tempomi komencis kontribui al Esperanta konto ‘La Tago Hodiaŭ’ kaj tiel iĝis raportisto (kun fotoj) pri vetero en Londono. Tiel mi kombinis mian amon pri fotado de naturo kaj Esperanto. Mi trovis bonegajn kontojn: ‘Birdoj en Esperanto’, ‘Bestoj en Esperanto’, ‘Floroj en Esperanto’, ‘Fungoj de la mondo’ kaj foje kontribuas aŭ almenaŭ laŭdas kajkuraĝigas aliajn. Ĉiuj povas trovi ion interesan en Pepilo. TEJO kaj EAB estas tie, Pola Retradio, La Balta Ondo, kaj la Akademio deEsperanto. Ekde Junio ’21mondaj novaĵoj aperas en Esperanto en la konto ‘Globobs -vidu la mondon alimaniere’ (temas pri maŝina traduko, sed la rezultoj estas nemalbonaj - kaj eblas volontuli pri redaktado). Centoj da Esperantistoj mondskale pepas. Kaj eble jam baldaŭankaŭ LEK? Gravas trovi sian niĉon: instruemaj homoj instruu, verkemaj verku, tradukemaj traduku, prelegemaj prelegu, nu, kaj pepemaj, pepu. Ni uzu Esperanton ĉiutage kaj kreu interesan enhavon, kuraĝigu talentulojn kaj subtenu unu la alian en tempoj bonaj kaj ne tiom bonaj. Tio estas, laŭ mi, la plej bona propagando de niakara lingvo. Sanon kaj krean energional ĉiuj!

Olga Kerziouk

Malneto de laborplano por la Londona Esperanto-Klubo

La konsilantaro invitas viajn komentojn. Tio helpos nin finpretigi la labor-planon. Sendu komentojn al la prezidantino Olga Kerziouk, okerziouk@icloud.com.

Informado

Instruado

Utiligado

Administrado

Ĉu leterpoŝte, ĉu podofoe – aŭ eble ambaŭ?

Tiu demando rilatas al via LEK-Bulteno, kaj al ties estonta liver-metodo. Tamen menciindas ankaŭ metodoj estinta kaj estanta. (Se tio ne interesas vin, bonvolu tuj legi nur la finan paragrafon!) Dum mezaj jaroj de la dudeka jarcento, kiam klubanoj multnombre renkontiĝadis ĉiuvendrede en Fred Tallant Hall, 153 Drummond Street, alveninto povis mem preni el skatolo ekzempleron de ĵusaperinta Bulteno, kaj skribe konfirmi bonordan ricevon. Nur al tiuj, kiuj ial ne ĉeestis tiun kunvenon, oni poste sendis ekzempleron per leter-poŝto. Tiel fari minimumigis elspezon pro kovertoj kaj afranko. Kvankam LEK-Konsilantaro daŭre celis (kaj ne malofte sukcesis) disponigi Bultenon al ĉeestantoj de vendreda kunveno, tamen konstante kreskis en lastaj jaroj la proporcio sendata perpoŝte. Fojfoje, kiam ial okazis prokrasto de aperdato, eĉ necesis (por ke oni sciu pri grava evento baldaŭ-okazonta) ekspedi Bultenon al ĉiuj klubanoj. Alvenis tamen Interreto, kaj kreskis la nombro de LEK anoj kun retpoŝtadreso. Al ĉiuj, kiuj informis la Registriston pri tiu adreso, oni nun povas sendadi Bultenojn elektronike, kiel dosieron pdf formatan. Kelkaj el tiuj jam petis al ni, ke oni ĉesu sendi ankaŭ paperan ekzempleron. Komence de jaro 2022, ĉiu klubano ricevos inviton reaniĝi. Tio demandos, interalie, kiel vi volas ricevi Bultenon: nur per retpoŝto, nur per leterpoŝto, aŭ ambaŭmetode. Oni plenumos tiun elekton ek de dato de via reaniĝo. Se vi deziras plenumon pli fruan, bonvolu vian preferon tuj komuniki al la Registristo, anica_page@btinternet.com.

Solvo de la enigmo en la antaŭa bulteno

Tio, kion oni nepre ne tuŝu, estas la FUNDAMENTO (de Esperanto, kompreneble). La dek fiŝoj estis EGLEFIN, MORU, HARING, SARDIN, SALM, SKOMBR, PLATES, TINUS, TRUT, SOLE. Solvo: FUNDAMENTO.

Funkciuloj Londona Esperanto-Klubo

Honora Prezidanto: Prof. John Wells; Honoraj Vicprezidantoj: Heleno Fantom, Joyce Bunting. Konsilantaro: Olga Kerziouk (Prezidanto), Anthony Bodineau (Vicprezidanto), Matt Peperell (Vicprezidanto), Renato Corsetti (Sekretario kajProgramo), Arturo Prent (Kasisto), Anica Page(Registristo), Antony Rawlinson, Phil Housley, Terry Page. Maurizio Giacometto (Kompilisto de la Bulteno).