Naskiĝis en la 23-a de januaro 1925 la dua Ludoviko Zamenhof, unusola nepo de la iniciatinto de Esperanto. Tiun nomon, tamen, li ne uzis dum la plimulto de la vivo. Parolante kun Roman Dobrzyński li klarigis, kiel sian famegan nomon li modifis. La intervjuaro kolektiĝis en libro eldonita en 2003 kaj plian fojon en 2005, La Zamenhof-strato.
Ludoviko Zamenhof kun sia onklino Lidja en 1935.
En numero 997 de La Brita Esperantisto (vintro 2024) ni publikigis parton de intervjuo inter Dobrzyński kaj Zaleski-Zamenhof, en kiu la fam-nomito klarigis, kial li ne plu uzas la naskiĝ-nomon.
Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof en 1960.
Mi estas simple «Chris»
RD La kreinto de Esperanto estis Ludoviko Zamenhof. Vi, lia nepo, nomiĝas duoble pli longe: Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof. Kial?
LKZZ La blinda sorto skribis al mi plurajn biografiojn. Ĝi volis, ke dum unu vivo mi ŝanĝu kelkfoje mian personecon. Mi naskiĝis en Varsovio, la ĉefurbo de Pollando, kiel Ludoviko Zamenhof. Mi estis pola knabo Ludwik, kiun oni vokis karese Lutek. Tamen en la fino de la jaro 1939 la germanaj okupaciaj aŭtoritatuloj ordonis al mi surmeti rubandon kun la David-stelo, kaj tuj poste pelis min en geton. Tiam la unuan fojon mi fariĝis iu alia.
RD Sub alia nomo?
LKZZ Ne, sub la sama nomo, kaj eĉ pro tiu ĉi nomo. Du jarojn poste mi decidis kaŝi ĝin kaj adopti novan: Krzysztof Zaleski. Tiumaniere mi reenkarniĝis dumvive. Mi devis naskiĝi ankoraŭfoje por entute povi plu vivi. Nova identigilo plijunigis min je ĉirkaŭ unu jaro, kaj donacis al mi, kiel naskiĝlokon, la urbon Łomża. Ekster la muroj de la geto mi fariĝis denove polo, kio ne garantiis sekurecon, sed lasis certan eblecon elekti, ekzemple, la manieron de morto. Fakte mi povus esti kaptita surstrate kaj sekve mortpafita enkadre de kolektiva respondeco, sed mi ankaŭ rajtis propravole riski perdon de la vivo, aliĝante al armita rezistado aŭ helpante judon. Dume la homoj trans la muroj de la geto havis neniun alternativon: antaŭ ili staris nur krematoriaj kamentuboj. La nova enkarniĝo permesis al mi trapasi limojn de la vivo. Mi ne ludis la rolon de Zaleski: mi fariĝis Zaleski. Mi partoprenis la sorton de aliaj loĝantoj de la okupita Pollando: dumtage laboro en fabriko, vespere konspiraj kunvenoj – novaj amikiĝoj, memlernado, rezistado.
RD Kiam okazis integriĝo de ambaŭ personecoj sub la duobla nomo?
LKZZ Kiam finiĝis la germana okupacio de Pollando mi povis revivigi en mi Ludovikon Zamenhof. Ĉu tamen estis devigota morti Krzysztof Zaleski? Mi identiĝis ja kun unu kaj la alia. Zaleski savis la vivon de Zamenhof. Ĉu decis, ke Zamenhof forgesu pri Zaleski?
RD Vi elektis sintezan solvon, kiel Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof …
LKZZ «Unueco en diverseco» estas mia vivdevizo. Ĝin oni povas ankaŭ vortumi kiel «respektado de alieco». Ĝi estas kredo, kiu rezultas el miaj propraj travivaĵoj. Al tiu ĉi ideo mi estas fidela, vivante longe en Francio.
RD Kie vi tamen modifis vian nomon?
LKZZ Mi adaptis nur la antaŭnomojn: Louis-Christophe. Neniu franco kapablus prononci Krzysztof. En Francio mi pasigis la pli grandan parton de mia vivo. Ligis min kun tiu ĉi lando profesia kariero: tie loĝas multaj miaj amikoj, por kiuj mi estas simple Chris. Jen mia lasta, espereble, enkarniĝo. Parizon kaj Varsovion mi same sentas miaj urboj. ◼
Eblas aĉeti La Zamenhof-strato de Flandra Esperanto-Ligo (unua eldono, 2003) kaj UEA (dua, 2005).
Membroj de Esperanto-Asocio de Britio ricevas du ekzemplerojn de La Brita Esperantisto en la jaro. (Aliĝi|«Mi estas simple Chris» en numero 997)
Esperanto-Asocio de Britio eldonos anglalingvan tradukon de La Zamenhof-strato en la jubilea jaro.