EKO 29 - Vikipedio kma
Konkurso por la angla ‘Wikipedia’- ni tiel konigu nin!
En Vikimedio EO ni organizas novan konkurson al kiu mi kore invitas vin! Per kio speciala? Ĝi okazas en la angla Vikipedio! Vizitu la konkursan paĝon!
En Vikimedio EO ni laboras ankaŭ pri Esperanto, ne nur en ĝi. Kaj ne-Esperantaj Vikipedioj estas bonegaj por tiu ĉi celo! Avantaĝo estas, ke helpi verki pri Esperanto povas ankaŭ neesperantistoj. Tamen, spertoj de esperantistoj kiel vi estas ege valoraj kaj gravaj en tia ĉi konkurso, ĉar vi povas koncentriĝi pri la plej gravaj aferoj kaj aparte bone konas fontojn de kiuj vi povas citi informojn! Tial mi invitas vin (se vi bone verkas en la angla) ankoraŭ hodiaŭ legi detalojn kaj mem partopreni!
La konkurso VikiPrintempo COE fokusiĝas pri la regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo. Kaj ĉar Esperanto devenas ĝuste de tiu regiono, ni povis facile inkludigi ĝin. Fakte, dum lastaj jaroj partoprenantoj de VikiPrintempo en aliaj lingvoj plendis, ke ne estas sufiĉa materialo en la angla, de kiu ili povus traduki - tio estis nia inspiro por helpi krei altkvalitajn artikolojn pri Esperanto en la angla Vikipedio.
Apartan atenton ni dediĉas al la altprioritataj artikoloj pri Esperanto kaj L. L. Zamenhof. Ideale la konkurso (kaj vi) helpu al ili esti elstaraj! La konkurso daŭros ĝis la 31-a de Majo 2022, do venu kaj helpu kunverki!
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav, Wikimedia EO (VMEO), Prezidanto
Kataluna kurso
Nomo: Kurso de Esperanto en UPF, Gvidantonomo: Jordi (ktp)
Tipo: Nova lerneja kurso,
Loko: Hispanio (Katalunio), Barcelono,
Aldoninto: jordisol
En la paĝo: https://edukado.net/kursejo?
Danko al Ludoviko en Hispanio
Mi dankas vin, s-ro Ludoviko – Georgo Handzlik
80-a Hispana Kongreso de Esperanto
mga, en la PDF, la foto el 2007 en la Kongreso de SAT-amikaro en Artigues
Poezio Kantabria
8 poetoj el Kantabrio legas po du mallongajn poemojn, verkitajn de ili en la hispana, kaj Miguel Fernandez kaj Ana Manero deklamas ilin en ESPERANTO, en la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Comillas.
mga
Universitatoj daŭre kunvenas kaj pensas
Jen la registraĵo de la 28-a sesio de la Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj, al kiu aludiĝis en tiu ĉi mesaĝ-fadeno:
https://www.espero.ir/eo/
Pli poste tio spekteblos ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA, kiel ĉiuj aliaj 27 sesioj.
Ahmad Mamduhi, prezidanto de ILEI.
SUS, organizita de AIS, okazos dum BET
Dum BET okazos la 38-a Scienca Universitata Sesio (SUS) de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kiel organizanto de SUS mi invitas vin konsideri kontribui al SUS. Prelegoj de SUS povas esti pri tre diversaj temoj, ne nur strikte sciencaj.
Se vi akceptos, resumo de via prelego povos aperi en la IKU/SUS-libro 2022 kaj vi havos rabaton por la BET-kotizo.
Pliajn detalojn pri SUS 38 dum BET 56: https://sezonoj.ru/2022/
Prof. Amri Wandel, Prezidanto de AIS, UEA-estrarano pri Scienca kaj Faka Agado
Bloge, alloge de ESF
Jen la plej lastatempa artikolo aperinta en la blogo ESF Connected: |
Humphrey Tonkin: Kial festi lingvajn tagojn? |
Humphrey Tonkin: Why celebrate language days? |
Humphrey Tonkin: ¿Por qué celebrar días de idiomas? |
Eŭropo finis la diskutojn
Hodiaŭ finiĝas la Konferenco pri estonteco de Eŭropo, per paroladoj en Strasburgo. Mi ne scias ĉu tiuj paroladoj de gravuloj multe efikos por plibonigi Eŭropan Union politike.
Eĉ se mi ne estas gravulo, mi laboris por tiu celo, la estonteco de Eŭropo. Antaŭ kelkaj monatoj, en la retejo Eŭrobarometro, estis dosieroj pri esploro "Estonteco de Eŭropo". Bedaŭrinde, kiel kutime, la dosieroj ne estis en ĉiuj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio, do ili ne estas kompreneblaj kaj uzeblaj per la plejmulto de la loĝantoj. Mi do preparis tradukojn al ĉiuj lingvoj per la tradukilo de EU (etranslation).
En la retejo europokune.eu, mi metis la rezulton en speciala paĝo, memore al Klaus Leith, kiu multe aktivadis por la Konferenco pri estonto de Eŭropo.
Kiel en aliaj artikoloj, mi malgarantias tiujn tradukojn. Mi preparis la unuajn dosierojn en la franca lingvo, el la pdf-dosiero de tiu lingvo. Mi ne prilaboris la rezultojn de aŭtomata traduko, kaj kiel kutime, estas eraroj, kiujn mi ne korektis, eĉ por lingvoj kiujn mi pli-malpli scipovas.
Sed la dosieroj en formato .odt estas facile prilaboreblaj per Libre Office. Do vi povas facile plibonigi la dosieron en via lingvo (kaj resendi ĝin al mi, por publikigi tiun bonan dosieron).
Eĉ kun tradukeraroj, tiuj dosieroj estas utilaj, kompare kun la unua dosiero .pdf, ĉar oni povas uzi la tabelojn por statistikaĵoj kaj grafikaĵoj (Libre Office Calc, Excel...), kaj oni povas kopii la bildojn al prezentiloj (PowerPoint, Libre Office Impress), kaj modifi ilin.
Mi aldonis, je la fino de la dosieroj, kelkajn paĝojn kiuj (espereble) montras ke, pri klimata ŝanĝiĝo, la opinioj de Eŭropanoj estas pli disaj laŭ la landoj ol laŭ la sociaj grupoj (sekso, aĝo, studoj, profesioj...); do por kune agadi, necesas komuna lingvo por interparoli (same kiel en specifa artikolo).
Pierre Dieumegard
Invito kaj alvoko el Poznano
Ĉu vi jam havas bakalaŭran diplomon kaj ŝatus akiri normalan magistran diplomon en universitato de Eŭropa Unio?
Adam Mickiewicz-Universitato (UAM) en Poznano, Pollando lanĉas dujarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko kombine kun informatikaj metodoj por lingvistoj (retejoj, korpusoj, tradukiloj ktp).
La semestra kotizo estas nur 3000 PLN (proksimume 650 eŭroj) kaj la vivkostoj en Pollando estas malpli altaj ol en okcident-eŭropaj landoj.
Pliaj kaj pluaj informoj, studplano en la retejo de la Interlingvistikaj Studoj: http://interl.home.amu.edu.pl/
Foto en la PDF: Kursanoj el 2017 en pli frua surloka trejnsesio de UAM.
ILEI elstaras varbe al la ekstero
La antaŭa prezidanto de ILEI, Mirejo Grosjean, ankoraŭ ege aktivas. Jen ŝi aktualigis la serion de du-lingvaj informiloj. Fizike kaj rete ili alireblas por la lingvoparoj kun Esperanto en la angla kaj la franca, ege gravaj por la varbado en kunsidoj de Unesko. Tri el tiuj varbiloj estas alkroĉitaj.
Mirejo havas varbilojn en la germana, itala, hispana, albana kaj nederlanda, en ĉiu kazo paralele kun Esperanto. Tio en si mem havas edukan valoron, ĉar ĝi donas ekzemplon pri Esperanto en iom komprenebla praktika uzo. La versioj en tiuj lingvoj ne estas fizike eldonitaj, sed nepre devas aperi en pli nova plurlingva paĝaro de ILEI.
Jen la reta aliro al la varbiloj de ILEI:
https://www.ilei.info/dok/
Kvin prezidantoj/prezidintoj de ILEI
Foto-prezento en la PDF.
========= vortoj: 1015 =========
Komunikoj iras al la Komitato kaj siatempa Konsilio de UEA, la estraro de TEJO kaj antaŭaj aktivuloj en TEJO, ĉiaj instancoj kaj aktivuloj de ILEI, la Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA, la gazetaro kaj tiuj partoprenintoj de AMO-seminarioj, kiuj donis sian ret-adreson. Entute pli ol 1500 ricevantoj, sume pli ol dumil kun la plusendoj.
Ĉi tiu komuniko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite Samkondiĉe 4.0 Tutmonde.
Por pli da informoj vidu ĉe: <https://creativecommons.
Aperintaj komunikoj legeblaj kaj elŝuteblaj ĉe: http://aktivulo.net/eo/
ALDONU VIN: Skribu al <stefan.macgill<ĉe>gmail.com>. Neniu alira kondiĉo aldone al valida retadreso. Malferma al Aligitaj Membroj, eksmembroj, neniam-membroj, klingonuloj, volapukistoj, atistoj, itistoj, ujistoj, iemuloj, Duolingintoj, ktp.
SUBTRAHU VIN: Skribu al la supra adreso. Donu vian nomon, retadreson, landon kaj (se eble) la grupon aŭ kialon por via ĉeesto en la ekspedolistoj.
Atingoj etaj, sed konkretaj
Tim