En la tago de la duoncentjariĝo de EAB, grandan plezuron ni havas anoncante, ke la estraro faris Joyce Bunting honora membro de Esperanto-Asocio de Britio.
Joyce Bunting en sia ĝardeno en 2019.
Pri Esperanto ŝi aŭdis kiel skoltino, tamen ĝin eklernis nur longe poste, kiam ŝi partoprenis, kun la tiam 17-jara filino, someruniversitaton ĉe Universitato de Loughborough. Kvankam la filino elektis artkurson, Joyce studis Esperanton tri horojn tage dum ses tagoj.
Sekvis memstara studado per Teach Yourself Esperanto kaj koresponda kurso de EAB. Joyce baldaŭ poste aniĝis al Londona Esperanto-Klubo kaj al ĝia Ĥoro, kaj estis prezidento de Sudmezlanda Esperanto-Federacio, ĝis la forpasoj de la plialtaĝanta membraro neeviteble kondukis al fermo.
Joyce Bunting kun Anica Page kaj Kimie Markarian en 2012.
En 1991 Joyce estis elektita direktoro de Brita Esperantista Asocio, kaj fariĝis la kasisto de EAB en 1997, enpostenigite ĝis 2011, kiam la nuna kasisto, Clare Hunter, konsentis anstataŭi ŝin. Joyce estis altvalora prizorganto de la kaso kaj diligenta administranto dum sia postenperiodo, helpante al EAB plurmaniere kaj ĉiam fidele.
Kun granda plezuro kaj enorma dankemo, ni festas nian jubileon dankante unu el la ĉefaj kontribuintoj al Esperanto-Asocio de Britio dum ĝia vivo. Dankegon, Joyce!