La finiĝanta jaro montriĝis senprecendence fekunda rilate libro-eldonadon fare de EAB.
En januaro lanĉiĝis tri infanlibroj:
- Kanto de ĝojo (tradukis: Jorge Rafael Nogueras).
- Novulo en la urbo (tradukis: Tim Owen).
- La cent-etaĝa kosmoŝipo (tradukis: Tim Owen)
Sekvis tiujn en februaro du pliaj infanlibroj:
- Ekster la kuniklejo (tradukis: Maurizio Giacometto).
- Pingvena pako (tradukis: Clare Hunter).
En aprilo ni lanĉis nian plej luksan libron: novan eldonon de La aventuroj de Alico en Mirlando, tradukita de Donald Broadribb kaj Edmund Grimley Evans, kun ilustraĵoj de Chris Riddell.
En la sama monato ni reeldonis Ĉu li bremsis sufiĉe?, krimromanon originale verkitan en Esperanto de Claude Piron.
Majo estis kvieta monato, sed en la sekva monato aperis brila libro festanta diversecon, Ni ĉiuj estas malsamaj (tradukis: Jorge Rafael Nogueras).
En aŭgusto eldoniĝis du infanlibroj:
- Kvin ursoj (tradukis: Clare Hunter).
- Lunkato kaj mi (tradukis: Clare Hunter).
En la sama monato nia La domo ĉe Pu-Angulo estis anoncita la infanlibro de la jaro por 2021 en la Belartaj Konkursoj de UEA.
En septembro ni eldonis du librojn:
- Kometo en Muminvalo (tradukis: Sten Johansson), la unuan libron en la konata Mumin-serio.
- La kurioza incidento de la hundo en la nokto (tradukis: Simon Davies), krimromano kies originala versio estis la libro de la jaro en Britujo en 2003.
Fine de oktobro ni lanĉis du pliajn infanlibrojn:
- La fajrovulpo (tradukis: Lee Miller).
- La plej eta elefanto (tradukis: Łukasz Żebrowski).
Laste, sed certe ne balaste, ni eldonis en novembro duvoluman kolekton de la plena poezia verkaro de Marjorie Boulton, Unu animo homa, pro kio ĝia redaktoro, Edmund Grimley Evans, estis elektita Esperantisto de la Jaro.
Entute, do, ni eldonis en 2022 15 alt-kvalitajn librojn!
(Informoj pri kiel aĉeti niajn librojn | Kiel teni vin informata pri nia eldon-agado)
-
5
Recommended Comments
There are no comments to display.