Jump to content
Tim
 Share


2024: Festjaro BAULDTON

La du plej imponaj esperanto-poetoj el Britujo naskiĝis en 1924. Tial EAB dum la tuto de 2024 reeldonos kelkajn iliajn verkojn en projekto nomata Festjaro BAULDTON, en kiu ni festas la jarcentiĝojn de William Auld (1924–2006) kaj Marjorie Boulton (1924–2017).

La unua reeldono estos Rimleteroj, kompilaĵo de ilia korespondado per poŝtkartoj rondelforme inter 1953 kaj 1954. Jen du el la 84 mesaĝoj, kiujn ili interŝanĝis:

Rimletero XXVIII
(de Boulton al Auld)

Se scius mi, mi estus bona,
kaj mi ne estas, laŭ honesto.
Bonaj intencoj, fia resto
de io stulta aŭ fripona,

ĉu apetito subkalsona,
ĉu nur restaĵo de la besto?
Se scius mi, mi estus bona,
kaj mi ne estas, laŭ honesto!

Ĉu nur ekstera fort' demona?
Aŭ ĉu interna, mensa pesto?
Kukolo en la nobla nesto?
Metodon por la viv' ikona

se scius mi, mi estus bona!

Rimletero XXIX
(de Auld al Boulton)

Nin regas fine apetitoj,
instinktoj kaj similaj pestoj,
ĉar ni finfine estas bestoj --
ec pli malbone: parazitoj.

Ho, tio estas simple mitoj,
kio stimulas al protestoj:
«Nin regas, fi! ne apetitoj,
instinktoj kaj similaj pestoj!»

Ni babilaĉas pri spiritoj,
ni pozas kun patosaj -- gestoj,
kaj pave baŭmas niaj krestoj;
sed malgraŭ tiaj hipokritoj

nin regas fine apetitoj

Ĝi aperu em marto. Aliaj libroj reaperos dum la jaro. Detalojn eblos sekvi per nia blogo pri eldon-agado.

festjaro.jpg

  • Like 2
 Share


User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.