Jump to content
Tim
 Share


Centjariĝo de John Francis

Antaŭ precize cent jaroj, en la 15-a de februaro 1924, naskiĝis John Islay (pron: ajla) Francis.

john_francis_1952.jpgLi lernis Esperanton en sia junaĝo, post instigo de sia samlernejano William Auld. Ili estis karaj amikoj en The Hermitage School, Helensburgh, kaj Francis, fanatikulo pri vakeraj romanoj, volis, ke la duopo lernu la hispanan. Ili interkonsentis komenci lerni tiun lingvon, se Francis unue ekstudus Esperanton.

Jardekon poste li debutis internacie – post milittempa deĵorado en la Reĝa Flugarmeo – apud Auld, John Dinwoodie kaj Reto Rossetti, en la unua volumo eldonita de la poste fama Esperanto-eldonejo Stafeto: Kvaropo (1952).

Li poste plu famiĝis ene de Esperantujo kiel verkisto de prozo. Unue aperis kolekto de rakontetoj, Vitralo, en 1960. Lia renomo, tamen, venis per majstroverko eldonita en 1978: La granda kaldrono, laŭ la vortoj de Osmo Buller, « konsiderata la plej alta atingo de la Esperanta romano». Ĉiu ekzemplo rapide elvendiĝis, kaj ĝi dum jardekoj restis nehavebla, ĝis la Esperanto-Asocio de Skotlando reaperigis ĝin bitlibre en 2017.

granda-kaldrono.jpg

Fierigas Esperanto-Asocion de Britio anonci, ke La granda kaldrono denove aperos paperforme baldaŭ kiel omaĝo al ĝia kreinto en la jaro en kiu li estus centjariĝinta.

Necesos iom pli da tempo por plilabori la tuton; la 592 paĝojn longa originala estis dum jardekoj la plej ampleksa romano verkita en Esperanto, kaj pluraj eraretoj kaj nekonsekvencaĵoj videbligis sin dum la pretigado. Estas tre verŝajne, ke ĝi estos aĉetebla ĉe la Brita Kongreso okazonta en Oksfordo de la 3-a ĝis la 5-a de majo.

john_francis_2011.jpg

John Francis
1924–2012

Pli da informoj pri John Francis kaj liaj verkoj troviĝas ĉe Vikipedio, kaj en aliaj anguloj de Interreto.

  • Like 3
 Share


User Feedback

Recommended Comments



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.