Jump to content
  • Sign Up
Tim
 Share


Ceremonio memore al Marjorie Boulton

Esperanto-Asocio de Britio okazigis ceremonion ĉe Kolegio Somerville, Oksfordo, memore al Marjorie Boulton precize cent jarojn post ŝia naskiĝo.

image.jpeg

La ceremonio, aranĝita kaj gvidata de Tim Owen, malfermiĝis per fonaj informoj pri Marjorie, senkompare bonega ambasadoro por Esperanto, kaj unu el ĝiaj plej grandiozaj verkistoj. Ŝi estis fekundege aktiva, kaj en 2008 oni kandidatigis ŝin por la Premio Nobel pri Literaturo pro ŝiaj verkojn en Esperanto.

image.jpeg

Ŝi naskiĝis la 7-an de majo 1924 en Teddington, sud-okcidenta Londono, solinfano de Evelyn (fraŭline: Cartlidge) kaj Harry Boulton. Ŝia patro estis la lernejestro de la gimnazio en Barton-upon-Humber, kie edukiĝis la filino, jam flue legkapabla trijaraĝe.

Marjorie estis alvokita por intervjuo al Kolegio Somerville en Oksfordo en 1941. Ricevinte la plej superan eblan noton en ĉiu studobjekto, plus stipendion de la graflando, ŝi spertis «momenton ekstazan», kiam ŝi ricevis inviton tie studi la anglan literaturon. Tiu intervjuo estis la komenco de rilato, kiu daŭris la tutan vivon. Ŝi ricevis unuaklasan licencion en 1944, MA en 1947, kaj BLitt en 1948.

Marjorie montris la gravecon de Somerville en la propraj vortoj, kiam malfrue en la vivo ŝi verkis artikolon por Somerville Magazine.

  • Jackie Watson, respondeculo por rilatoj kun pasintaj somervilanoj, legis mallongigitan version de la artikolo, interŝange kun Humphrey Tonkin, kiu legis version tradukitan de Brian Moon.

Tiu forta rilato kun Somerville ne ĉesis post tiuj studaj jaroj, sed daŭris ĝismorte. Marjorie revenis al Somerville en 1971 por komenci doktoriĝajn studojn, kiujn ŝi finis en 1976 per disertaĵo pri Charles Reade; post tiam ŝi perlaboris sian vivon per plentempa esplorado kaj verkado, kaj restis en Oksfordo, en sia dometo en Stockwell Street, dum la restantaj kvardek jaroj.

Inter la du studperiodoj ĉe Somerville, Marjorie trejniĝis pri edukado, kaj havis plurajn postenojn, ĝis en 1962 ŝi fariĝis direktorino de Charlotte Mason College (nun parto de la Universitato de Cumbria) en Ambleside, nord-okcidenta Anglujo, instruejo por la trejnado de instruistinoj. Ŝi verkis ses-libran serion de enkondukaj lernolibroj pri literaturo en la angla, komencante per The Anatomy of Poetry en 1953, kiam ŝi estis lekciistino ĉe la Kolegio de Hejmaj Sciencoj en Hexham, Northumberland. Tiuj libroj plu troviĝas en universitataj legolistoj.

Ni postlasis la eksteran mondon, kaj saltis al Marjorie la esperantistino.


La ŝlosila jaro estis 1949, en kiu okazis du notindaĵoj. La unua estas, ke ŝi eldonis sian unuan volumon de poezio en la angla, Preliminaries. Ĝi ne aparte plaĉis al ŝi; aliaj homoj jam diris ĉion, kion ŝi volis diri en la angla. En tiu sama jaro ŝi malkovris Esperanton, kaj, homo sentema pri homeco, estis al ĝi allogita.

Iam poste ŝi pruntprenis ekzempleron de Streĉita kordo de Kálmán Kalocsay. Trafis la sago: ŝi sciis, ke tiu ĉi estas lingvo, en kiu ŝi povos ĉion esprimi. La konstato lanĉis eksplodon da poezio!

Ŝia unua poemo estis Marborda ŝtono, kiu publikiĝis en Esperanto en Skotlando en 1952. La redaktoron, William Auld, ĝi tiel forte impresis, ke li kontaktis ŝin petante legi la ne-ekzistantajn antaŭajn verkojn!

Sekvis tion en 1953 Nuntempa Eposo, kvankam tio ne estis publikigita ĝis 2022: ĝia inspiro estis la trasuferoj de Vlasta Uršič, kara amikino de Marjorie, kiu petegis ŝin ne eldoni la poemon. Marjorie kondutis dece, notante, ke oferi «mian plej bonan fruan verkon» ne estis sendolore.

En 1954 ŝi verkis (tamen ne publikigis) La sekreta psiko, erotikan sonetaron. Ĝi eldoniĝis pirate en la 80-aj jaroj, kaj oni ĝenerale kredis, ke verkis ĝin Marjorie, sed tion ŝi neniam konfesis. Oni nun scias, ke ĝuste Marjorie kreis ĝin: Edmund Grimley Evans okupiĝis pri la postlasaĵo, kaj en taglibro post estigo de la pirata versio ŝi skribis, ke ŝi ne sentas honton.

En 1955 ŝi fariĝis konata al la internacia esperantistaro per la enmondiĝo de Kontralte. Ni aŭdis kelkaj poemojn el ĝi:

  • Aliĝilo: Andreo Marshall, kun Jackie Watson de Kolegio Somerville por traduko anglalingva verkita de William Auld.

image.jpeg

  • Riĉo: Maurizio «Rico» Giacometto, kun Marteno McClelland por la traduko verkita de DB Gregor.

image.jpeg

image.jpeg

En 1957 eldoniĝis Cent Ĝojkantoj, el kiu ni aŭdis:

  • Aglo: Sally Phillips kaj Peter Bolwelll tradukis DB Gregor.

image.jpeg

Deklamiĝis du poemoj el Eroj (1959):

  • Dum Prelego: Andrew Marshall kaj Jackie Watson; tradukis DB Gregor.
  • Stranga Forto: Terry kaj Anica Page; tradukis DB Gregor.

image.jpeg

En tiu fekundega unua jardeko Marjorie laboris konstante, verkante proksimume unu poemon en ĉiu tria tago. Ŝi estis tre sukcesa nova alveninto al la Belartaj Konkurso de UEA: Duan premion kaj meritan mencion ŝi ricevis en 1952; tri premiojn en 1953 kaj du en 1954, kaj pliajn tri – inkluzive de du unualokajn – en 1955. Entute ŝi rikoltis 18 premiojn en tiu ĉi unua jardeko. Ne eblas, do, nei ŝian verk-kapablon. Tamen, ŝi kapablis ankaŭ traduki: kvankam supraĵe similaj, verki kaj traduki estas artoj senrilataj, kaj estas neniu kialo por supozi, ke homo kapabla je unu havos talenton je la alia.


1905 estis la plej grava jaro en la historio de Esperanto, post 1887. Ĝi estis la jaro de la unua monda kongreso de esperantistoj, kiu konkretigis multon. Zamenhof atentigis pri la naturo de la okazaĵo: «Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.»
Antaŭ la preskaŭ 600 partoprenantoj li deklamis sian Preĝon sub la verda standardo, klaran aludon al la flago de Esperanto, jam uzita de la loka grupo en Bulonjo kaj adoptita por Esperanto dum tiu sama kongreso.

Jen tio, kion opiniis Marjorie pri tio: «Preĝo sub la verda standardo esprimas, simple kaj sincere, kaj vere kun ia efika simpla klimaksemo kaj emociiga ripetado, idealon de religia toleremo kaj interfratiĝo de la tuta homaro.»

  • Preĝo sub la verda standardo: Sally Phillips kaj Peter Bolwell

image.jpeg

Marjorie kredis, ke ŝi ne faris tre bonan laboron: malkonsentis la ĵusaŭdintoj!


Verŝajne instigite de la centa datreveno de la naskiĝo de LLZ en 1959, la eldonejo Routledge and Kegan Paul kontraktis kun Marjorie por verki biografion en la angla pri la iniciatinto de Esperanto. Marjorie estis pravigeble fiero pri la rezulto – ankoraŭ la plej bona biografio pri LLZ en la angla – des pli ĉar ŝi naskis ĝin sub nekredebla premo: la eldonejo donis al ŝi nur naŭ monatojn por esplorado, verkado kaj polurado. 

Zamenhof, Creator of Esperanto aperis en 1960 (kaj en Esperanto en 1962), kun dediĉo al ŝia patrino: «Por Evelyn Maud Boulton, anima parencino de Zamenhof kaj perfekta patrino, danke.»

image.jpegLaŭtlegis fragmenton de ĝi Tim Owen, kaj Malcolm Jones la saman el Zamenhof, aŭtoro de Esperanto.

Malgraŭ sia elstareco en la kampo, Marjorie ne limiĝis al poezio. Humphrey Tonkin poste informis la ĉeestantojn, ke la poezi-eksplodo en la 1950-aj jaroj estis ĉio, kio jam estis en la kapo kaj devis elkraniiĝi. Verkinte ĉion tion ĉi, ŝi volis eksperimenti per aliaj ĝenroj: ne ĉar ŝi kredis atingi la samajn pintojn, sed pro tio, ke mankis tio en la Esperanta kulturo, kaj ŝi volis ke ĝi havu ankaŭ tiujn.

Ŝi estis talenta dramaturgo (Virino ĉe la landlimo (1959); Nia sango (1970); Ni aktoras (1971)); biografo; novelistino (Okuloj (1967), kolekto da 13 rakontetoj); eseistino (Ne nur leteroj de plum-amikoj (1984)), kaj pedagogo (Faktoj kaj Fantazioj (1984)). Tim Owen laŭlegis sian plej ŝatatan ekzempleron de ŝia verkado, de libreto pri ŝiaj katoj, Dekdu piedetoj .

Ŝian elstarajn literaturajn kapablojn bele notis estrarano de la Akademio Literatura de Esperanto, Nicola Ruggiero, en mesaĝo por tiu ĉi ceremonio.

La Direktoro de la Sekcio de Kontrolado de Lerniloj de la Akademio de Esperanto, Lee Miller, sendis mesaĝon en kiu li diris, ke progresantoj ofte demandas: «Kion mi povas uzi por plu lerni?» Li tre ofte senhezite respondas: «Faktoj kaj Fantazioj de Marjorie Boulton.» Edmund Grimley Evans kaj Tim Owen laŭtlegis en ambaŭ lingvoj lian mesaĝon.

image.jpeg

En 1967 ŝi estis alelektita al la Akademio de Esperanto, en kies sino ŝi restis dum duonjarcento, ĝis sia morto. Sendis personan mesaĝon Probal Dasgupta, ĝia prezidanto, kiun muldis Marjorie. Edmund Grimley Evans laŭtlegis sian mesaĝon; Tim Owen elbuŝigis tradukon, per kiu provizis Brian Moon.

Finfine Humphrey Tonkin, Honora Prezidanto de UEA, parolis tre kortuŝe pri virino, kiun li unue renkontis antaŭ 70 jaroj.

image.jpeg

image.jpeg

Libro-donacado

En 2022 EAB eldonis la plenan poezian verkaron de Marjorie's, Unu animo homa, kiun kompilis kaj redaktis Edmund Grimley Evans, pro kio oni elektis lin Esperantisto de la Jaro.

image.jpeg

Li donacis ekzempleron – duvolume, ĉefe pro la fekundeco de Marjorie en tiu unua jardeko – al Sarah Butler, la bibliotekistino de Somerville. Tim Owen aldoni al tio ekzempleron de Rimleteroj, la rim-korespondado inter Marjorie kaj William Auld en ilia junaĝo, plus luksan specialan eldonon, kiun li kreis por partoprenantoj de la Brita Kongreso kaj la ceremonio.

image.jpeg

La ceremonion, precize du horojn post ĝia komenciĝo, bele finis Jackie Watson, kiu parolis pri somervilano konata kaj amata ĉirkaŭ la mondo, sed pri kiu ŝi neniam antaŭe aŭdis! Kia ŝoko, por ŝi, kaj kiel bele nun konscii pri la poezio de Marjorie! Sekvis refreŝigaĵoj kaj babilado.

image.jpeg

  • Like 3
 Share


User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.