Okaze de la centjariĝo de la plej elstara kontribuinto al Esperanto de nia insularo, Esperanto-Asocio de Britio okazigis ceremonion memore al William Auld ĉe la Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu Auld, en 2001, donacis sian vastan kolekton da verkoj en kaj pri Esperanto. Lia vidvino, Meta Auld, nun 98-jara, ne estis sufiĉe fortika por partopreni, sed ricevis samtage florkronon kaj karton nome de la brita esperantistaro.
Entute partoprenis nur ses esperantistoj, plus reprezentanto de la biblioteko kaj Tim Owen, kiu gvidis la ceremonion. La fruajn alvenintojn ĉiĉeronis tra la bibliteko Graeme Hawley, kuratoro pri diversaj kolektoj, inkluzive de la Kolekto Auld.
Tim Owen bonvenigis la celebrantojn, kaj klarigis, ke tutunue oni aŭdos mesaĝon senditan de Humphrey Tonkin, kiu unue renkontis Bill Auld en la fruaj 1950-aj jaroj. Poste la direktoro de EAB komencis prezenti la vivon kaj verkojn de la celebrato:
Post la enkonduko alvenis la poemoj. De Spiro de l' pasio – la poemaro de Auld en Kvaropo (1952) – oni aŭdis Ebrio, deklamantan de Auld mem. La anglalingvan tradukon de Donald Scott laŭltegis Graeme Hawley:
1956 estis la jaro en kiu Auld dufoje patriĝis. Naskiĝis la filino, Judith, kaj lia 25-ĉapitrojn longa epopeo La infana raso. La unuan verson deklamis Marteno McClelland, kaj Tim Owen la tradukon verkitan de Roy McDonald:
El Unufingraj melodioj (1960) aŭdiĝis Elegio en malnova tombejo, kiun deklamis Geoffrey Wood:
La tradukon de D.B. Gregor, Elegy in a Graveyard, laŭtlegis Tim Owen. La lasta poezia kontribuo venis el Humoroj (1969). Plian fojon aŭdiĝis la voĉo de Bill Auld, kiu deklamis Incitnudiĝo en la 1970-aj jaroj. La tradukon de Roy McDonald, Striptease, voĉaktoris Ed Robertson:
Post la poemoj venis listigo de la gazetoj, kiujn redaktis Auld, liaj eseoj, lerniloj kaj tradukoj, kaj verkoj okaze de la jubileo de Esperanto. Ne eblis ne konkludi, ke li estis elstara kontribuanto al la kulturo de la lingvo. Tion atestis Nicola Ruggiero, kiu, reprezentante la Akademion Literaturan de Esperanto, sendis mesaĝon al la ceremonio, laŭtlegitan de Tim Owen.
Siajn kontribuojn Bill Auld tamen ne limigis al la literatura flanko; ene de la movado li tenis diversajn postenojn. Li estis membro de la Akademio de Esperanto de 1964 ĝis 1983; dum la lastaj kvar jaroj li estis ĝia prezidanto. Lia posteulo Probal Dasgupta sendis mesaĝon nome de la Akademio de Esperanto, en kiu li esprimis bedaŭron, ke la tiama Akademio ne reelektis Auld kiel prezidanton en 1983. Ĝin laŭtlegis Hju Rid, kaj anglalingvan version poluritan de Brian Moon aŭdigis Tim Owen.
De 1977 ĝis 1980 Bill Auld estis vicprezidanto de UEA. La nuna prezidanto, Duncan Charters, sendis varman mesaĝon en Esperanto kaj la angla. Jen eltiraĵo, en kiu li videbligas la laboremon kaj bonkoremon de Auld, kiam la eminentulo helpis en la ĉiutaga vivo al alia:
La ceremonio finiĝis per memorigo, ke Bill estis trifoje kandidatigita por la Premio Nobel pri Literaturo pro siaj verkoj en Esperanto, kaj en 1998 estis la tutunua Esperantisto de la Jaro. La lasta kontribuo venis de Hju Rid, prezidanto de Esperanto-Asocio de Skotlando, kiu konis Bill Auld persone dum multaj jaroj:
La ceremonio daŭris iom pli ol du horoj. La partoprenintoj ĝuis poste ŝaumvinon kaj manĝaĵetojn, antaŭ ol foriri.
******
Sekvatage okazis prezento de kelkaj perloj el la Kolekto Auld. Prezentis ilin Tim Owen en la angla, por ke komprenu ankaŭ la ĉeestantaj laborantoj de la Nacia Biblioteko de Skotlando. Sekvis prezento pri tio, kiel esploristoj doktoro Beatrice Alex kaj profesoro William Lamb evoluigas artefaritan inteligenton por kribri manskribon en la skotgalea al teksto, kaj klopodas verki programon kapablan subtitoligi aŭdmaterialon en tiu lingvo ĝis homgrada ĝusteco: 95%.
Esperanto-Asocio dankas al la Nacia Biblioteko de Skotlando pro ĝia bonvolemo.
******
Ligiloj:
Duncan Charters (teksto)
- 1
- 1
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now