Esperanto-Asocio de Britio festas sian duonjarcentiĝon hodiaŭ! Ĝi fondiĝas la 13-an de marto 1976, kaj registriĝis la sekvan jaron kiel bonfara asocio.
Por festi nian jubileon niaj membroj hodiaŭ troviĝas specialan memoraĵon en sia leterkesto: revuo nomata Kvindek.
(Malgraŭ tio, ke la nomo estas en Esperanto, la enhavo estas plene anglalingva.) En ĝi troviĝas la origino de EAB, foto de la frua konsilantaro, kaj «La Unuan Libron», en traduko de Richard Geoghegan de 1889.
Kvindek estas senkoste elŝutebla. Ni verŝajne aĉetebligos ĝin iam poste. Estas ankaŭ alia maniero ĝin enmanigi: ni poŝt-sendos ekzempleron al ĉiu nova membro, kiu membriĝos en EAB inter nun kaj la apero de numero 1000 de La Brita Esperantisto, kiu estos eldonita en la lastaj monatoj de 2026. Do, aliĝu al EAB se vi deziras subteni nian laboron kaj havigi al vi tiun memoraĵon!
La dua maniero ĝin festi estas per starigo de nia jubilea kongreso, kiu okazos en Leicester (Lestero) en la fino de aprilo. Ni estos en bela kongresejo tage, kaj vespere en teatro. Sekvos grupa manĝo, kaj dutaga ekskursaro por tiuj, kiuj postrestos. Detaloj troveblas ĉe nia retejo, britakongreso.org.
-
3


Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now