TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) proponas novan eventon. Retoso okazos inter la 2a kaj la 5a de aprilo, kaj donos la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per interreto. (Informoj troveblas ĉe https://retoso2021.tejo.org/.)
La evento estas senpaga al membroj de TEJO; nemembroj devos pagi 15€. EAB proponas pagi la kotizon por nemembroj, tiel ke la aranĝo al ili estas ankaŭ senpaga. Por esti taŭga kandidato, necesas kutime loĝi en Britio (ne gravas via nacieco) kaj esti maksimume 24-jara. Kontraŭ la subvencio, vi sendos al ni mallongan raporton, ĉu tajpitan, ĉu parolan. Se la propono interesas vin, kandidatiĝu per tiu ĉi formularo antaŭ la 28-a de marto.
Recommended Comments
There are no comments to display.