Ni alŝutis al Soundcloud registraĵon de William Auld deklamantan sian poemon Ebrio, kiu aperis en lia parto (Spiro de l' pasio) de Kvaropo (1952).
Jen la teksto.
Ebrio
Quotela boteloj staras vice,
kamarade kaj komplice
sur la altaj murobretoj –
botelegoj, boteletoj,
verdaj, flavaj,
grasaj, kavaj,
palpebrume en la lumo
min invitas al konsumo,
gluta, tuta,
ĉes-refuta
forkonsumo de l’ enhavo,
de la verdo, de la flavo,
de likvoro glate glita
svate ŝvita
kvate kvita
strate strita
streta
strutami rimarkas: en angulo
sidas ia ina ulo
kiu ridas ĉevaldente
kaj rikanas sento-tente,
sin ekmovas,
kison blovas,
krurojn ŝovas:
kaj mi povas
super ŝtrumpo vidi blankon,
sangomankan
gamboflankon.
mi vin amas, bela ino,
mi adoras vin sen limo,
volas tuŝi,
kune kuŝi,
kaj karesi,
kaj forgesi,
pri la griza ver’ forgesi
grila priva vorgeresi
vira vorga pivaresi
vipareŝi
mi neŝeŝi
neŝeŝi
ŝuvi puvi pova-povaŝ
diri kie ŝiŝ ŝin trovaŝ
la ne
la ne-ŝe
ne-ŝeŝ
ŝeŝ
dako danto danko dankon
dankon
padonu mineŝtaŝ bria
padon’
padon’
’kon
’konpaŭzo
naŭzo
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now