Jump to content
  • Sign Up

Festjaro BAULDTON: Memnon (Boulton)

Dum prelego pri Festjaro BAULDTON en la 109-a Universala Kongreso de Esperanto, unuafoje okazigita en Afriko (Aruŝo, Tanzanio) ni alŝutis al Soundcloud registraĵon de Sybil Michelow kantantan poemon el Kontralte (1955), la unua poemaro de Marjorie Boulton. Ĝi nomiĝas Memnon, kaj Boulton verkis ĝin en 1953. La muzikon komponis Frank Merrick.

https://soundcloud.com/esperanto-asocio/memnon

Statuo, ŝtono en dezerto,
Sur brila sablo, brulsoifa,
Mi staras morta, sensignifa;
Ĉe la piedoj nur lacerto


Estas kunulo kaj konsolo.
En spaco sen videbla verdo
Mi staras, monument’ de perdo
Granita, trista en izolo,

Sen homa koro aŭ kapablo,
Kaj ŝtoniĝinta per doloro.
Mi staras sub kruela gloro
De brula suno sur la sablo.

Sed, ŝtono kiu vundojn sentas,
Per mia propra sango ruĝa,
En sabloŝtorm’ turmenta, muĝa,
Mi staras blinda. Mi silentas.

Sed kiam ŝtormas ventaj vipoj,
Tra mia korpo sen espero
Dum sunleviĝo aŭ vespero
Mi kantas tra la ŝtonaj lipoj.

Ne mi, ne mi, sed senkompata
Kaj stranga vento lipojn movas,
La akra vento, kiu blovas
El lando nigra, nekonata.


User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.