En 2024 Esperantujo festas la centajn datrevenojn de Marjorie Boulton kaj William Auld. EAB nomis ĝin Festjaro BAULDTON. Jen kio ĝis nun okazis en la projekto.
- Eldonado de luksa «speciala jubilea reeldono» de Rimleteroj. Ĝi estis pli granda, plenkolora, kaj enhavis pli da materialo.
- Okazigado de la Brita Kongreso de Esperanto en Oksfordo, kun programeroj ĉe Kolegio Somerville, kie studis Marjorie Boulton. Estis unu programero pri la vivoj kaj verkoj de la celebratoj, kaj alia en kiu du esperantistoj deklamis kelkajn rimleterojn rollude.
- Numero de La Brita Esperantisto honore al Marjorie Boulton.
- Prezento de la vivoj kaj verkoj de la celebratoj okaze de la Universala Kongreso en Aruŝo.
- Deklamado de kelkaj de la rimleteroj en Aruŝo.
- Alŝutado de registraĵo de William Auld deklamanta sian poemon Incitnudiĝo.
- Ekspoziciado de kelkaj perloj de la Kolekto Auld ĉe la Nacia Biblioteko de Skotlando.
- Analizado de kelkaj verkoj de Marjorie Boulton en Studa Semajnfino en Kembriĝo en novembro.
- Prezento de la vivoj kaj verkoj de William Auld kaj Marjorie Boulton ĉe la Virtuala Kongreso de UEA.
- Invito (afable akceptita) al Meta Auld fariĝi honora membro de EAB; raportita koincide kun la centa datreveno de la morto de Klara Zamenhof.
Aperigote kiel parto de la Festjaro:
- Reeldonado de la traduko fare de William Auld de La Ĉashundo de la Baskerviloj, fama libro en la serio pri la renoma detektivo Ŝerloko Holmso.
- Eldonado de La Kata Kolekto, kompilaĵo de du libretoj de Marjorie Boulton (Kvarpieda kamarado kaj Dekdu piedetoj), plus kelkaj ŝiaj poemoj pri katoj.
- Eldonado de Enkonduko al la Esperanta literaturo, kompilaĵo de du libroj de William Auld (Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto kaj Vereco. Distro. Stilo. Romanoj en Esperanto) plus lia Baza legolisto.
- Speciala numero de La Brita Esperantisto dediĉita al William Auld.
- Plus kelkaj aliaj projektoj jam divers-stadiaj prilaborataj, se tion ebligos la tempo.
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now