EAB kreis konton ĉe SoundCloud, al kiu ni alŝutas sondosierojn de prelegoj el la pasinteco.
La prezentojn surbendigis Ivor Hueting. Nove ciferecigitaj, ili nun estas disponeblaj al ĉiuj.
La unua prezento alŝutita estas de nia honora prezidanto, John Wells, de la Universala Kongreso de 1989 en Brajtono. La temo estas enketo pri prononcaj preferoj de anglalingvanoj, informoj utilaj por la tiam eldonota prononcvortaro Longman Pronunciation Dictionary. Ĉu seka unua temo? Tute ne! Temas pri proksimume unu horon da flue elparolita Esperanto. Ne gravas ĉu vi estas nova lernanto, ĉu vi konas ĉiun vorton de La Espero: estas en ĝi io por ĉiuj.
Ni aldonos baldaŭ kontribuaĵojn de Ivo Lapenna, Marjorie Boulton, kaj William Auld, por listigi nur kelkajn, kaj esperas, ke vi ĝuos, kio alvenos!
- 1
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now