Jump to content

Meta Auld: honora membro

En tiu tago, en kiu ni rememoras Klara Zamenhof, la edzinon de la inicitatinto de Esperanto cent jarojn post ŝia morto, EAB havas la plezuron povi anonci, ke Meta Auld afable konsentis al invito fariĝi honora membro, kiun proponis EAB dum la jaro, en kiu centjariĝus ŝia edzo, Vilĉjo Auld.

La rakonto de Meta spegulas tion de Klara. Ambaŭkaze, la edzoj ricevis la atenton kaj admiron de la esperantistaro, kaj kontribuis majstre al Esperanto. Iliaj atingoj ne estus eblaj sen la oferado de la edzinoj. Klara Zamenhof devis resti en Varsovio kun du infanoj, dum senkopeka Ludoviko klopodis enspezigi en Ĥersono kaj Grodno. Simile, Meta Auld transprenis la endomajn kaj administrajn taskojn de Vilĉjo por ke li havu la liberon investi en Esperanton sennombrajn horojn. Ŝi estis la fortikaj radikoj, kiuj ebligis al Vilĉjo bunte disfloradi por Esperanto.

image.jpeg

Meta kun Vilĉjo en la sepdekaj jaroj. La foton oni trovis en lia monujo, kiam li mortis.

EAB dankas al Meta (kaj al Judith Auld, la filino de Meta kaj Bill) pro ŝia bonkora helpo rilate nian projekton Fest BAULDTON, kiu celebras la vivojn de nia elstaruloj Vilĉjo Auld kaj Marjorie Boulton, en la jaro en kiu ili centjariĝus.

  • Like 1

User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.