Reĝino Elizabeto II-a estas mortinta. La plejparto el la ĉi-landaj loĝantaj – kaj milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo – nun klopodas alkutimiĝi al la malapero de konstanto en nia vivo, alte estimata virino, kiu, dum sep jardekoj, estis la ŝtatestro en nia konstitucia monarĥaĵo. Ni en EAB, por montri respekton al ŝi, dumtempe ŝanĝis la aspekton de nia retejo: anstataŭ la kutima verda rubando en la kapo, vi vidos dum la sekvaj tagoj nigran.
Unuafoje en 70 jaroj mortis nia ŝtatestro: por la granda plimulto el ni, la nuna okazaĵo estas la unua ŝanĝo de reginto al reganto, kiun ni atestis. Ni kredas, do, ke povus esti interese montri, kiel respondis niaj antaŭuloj, kiam siatempe Elizabeto, tiam 25-jarulo, transprenis la kronon. (La kronado okazis, kiam ŝi estis 27-jara.)
-
3
Recommended Comments
There are no comments to display.