Jump to content
Tim
 Share


Ricevu repagon por retaj ekzamenoj en junio kaj julio!

Ĉu vi sciis, ke eblas ekzameniĝi laŭ la komuna eŭropa reference-kadro pri Esperanto? Ĉi-jare estos unuafoje eble trapasi la ekzamenojn rete!

Al esperantistoj loĝantaj en Britujo, EAB proponas repagon de la ekzamenkostoj, se vi sukcese trapasos vian ekzamenon! Kion vi atendas?

Tutunue, informiĝu pri la ekzamenoj per tiu ĉi paĝo ĉe edukado.net, kie vi trovos la datojn kaj kostojn. Decidu, kiu nivelo (B1, B2, C1) por vi plej taŭgas, kaj ĉu vi preferas trapasi kompleksan ekzamenon (t.e. kun partoj kaj parola kaj skriba), aŭ partan (nur parolan aŭ nur skriban).

Se vi ne certas pri via nivelo, troviĝas specimenaj ekzamenoj en la libro elŝutebla en tiu ĉi paĝo. Se vi daŭre ne certas, ni konsilas elekti la pli simplan el viaj elektebloj: tiel vi ne metos vin sub nenecesan premon, kaj povos en sekva jaro trapasi la malpli simplan.

Por peti ĉe EAB repagon de viaj kostoj, plenigu la formularon ĉi tie. Ni poste kontaktos vin por konfirmi, ke ni akceptis vian peton. (La respondo kutime estas jes, sed ĉiam almenaŭ unu homo, kiu ne loĝas en Britujo petas, kaj tial ni ne aŭtomate akceptas ĉiun peton!)

Kiam vi estos decidinta, ke vi ja trapasos ekzamenon, registriĝu ĉe edukado.net. (Vi devas mem fari tion, kaj ricevi agnoskon de edukado.net. Ne EAB organizas la ekzamenojn!)

Denove:


Verŝajne eblos ekzameniĝi surloke en Londono en novembro. Ni aldonos tiujn detalojn, kiam ni havos ilin, kaj same proponos repagon de la kostoj.

 Share


User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.