Jump to content
Tim
 Share


Subvenci-eblo: kotizo por Interlingvistikaj Studoj en Poznano

Universitato Adam Mickiewicz lanĉos baldaŭ la okan sesion de sia trijara postdiploma studado pri interlingvistiko kaj esperantologio. Detaloj: http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/studoj.html

La kurso daŭros dum ses semestroj, po du en ĉiu jaro. Plej multe el la laboro okazos virtuale, sed studentoj devos kunveni en Poznano, Pollando dum unu semajno kutime po unufoje en ĉiu semestro. La kurso kostos ~400€ por ĉiu semestro.

La Esperanto-Asocio de Britio proponas pagi la kotizon por ĝis dek studentoj. La limdato por aliĝi al la kurso estas la 1-a de aŭgusto: ni pardonpetas pro la manko de antaŭaverto, sed ni mem eksciis pri la okazigo de la kurso nur kelkajn tagojn antaŭ la limdato, kaj la sekvan tagon starigis tiun subvencian programon.

Por esti sukcesa kandidato por subvencio, necesas:

- loĝi en Britujo,
- havi britan banko-konton,
- esti akceptita de UAM al la kurso.

Por esti konsiderata taŭga kandidato de UAM, necesas:

- jam havi diplomon pri superagradaj studoj,
- havi bonan scion de Esperanto, minimume B2 laŭ la komuna eŭropa referenckadro.

Kion fari? 

- Tuj aliĝu al la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM antaŭ la limdato (1-a de aŭgusto): http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/studoj.html
- Plenigu tiun ĉi formularon antaŭ la 7-a de aŭgusto por peti subvencion: https://forms.gle/QqP6CZUBrPvDgKM8A

Atentu:

- EAB proponas subvenicion kontraŭ la kotizo, kaj pagos unue la unuan jaron: ĉiun sekvan jaron ĝi pagos se vi restos en la kurso.
- La subvencio estas kontraŭ nur la kotizo: la aliajn kostojn (flugojn al kaj el Poznano, restadon tie, ktp) vi devos pagi mem.
- Ĉar ne estas garantio, ke vi estos sukcesa kandidato por subvencio, estu preta pagi mem la kotizon, kaj ne aliĝu, se vi ne estos preta fari tion.

Limdato:

- Por aliĝi al la kurso ĉe UAM: 1-a de aŭgusto 2021.
- Por peti subvencion de EAB: 7-a de aŭgusto 2021.

  • Like 1
 Share


User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Guest
This is now closed for further comments

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.