EAB lanĉis du traduk-konkursojn jarfine de 2022. Post la elekto de la gajnintoj la libroj estas tradukataj, kaj estos publikigitaj post kelkaj monatoj.
Eblis havi nur unu gajninton en ĉiu konkurso. Pluraj konkursintoj tamen montriĝis promes-plenaj. Tial EAB kontraktis kun la usona esperantisto Hoss Firooznia, magistriĝinto ĉe la Universitato de Roĉestro en la fako de Literatura Tradukado. Rezultis el tio deksemajna tradukateliero sub lia gvidado, en kiu deko da konkursintoj grupe laboros per diversaj elektronikaj rimedoj.
La ateliero lanĉiĝis per kunveno en Zomo en lundo, la 18-a de marto, kaj daŭras nun per interaga traktado de provo de unu konkursinto traduki la unuan ĉapitron de Matilda de Roald Dahl. En la sekvaj semajnoj simile traktiĝos provoj de aliaj partoprenantoj traduki fragmentojn de libro, kiun ili elektis.
Kiu scias? Eble tio sekvigos novajn librojn, kiuj aperos antaŭ la okuloj de la tutmonda esperantistaro!
- 2
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now