Eblas aliĝi al la 105-a Brita Kongreso de Esperanto, kiun gastigos la Pendulum Hotel en Manĉestro, nord-okcidenta Anglujo. Trapasi la enirpordojn eblos post la 16:00 en vendredo, la 4-a de aprilo. La kongreso daŭros ĝis la 17:30 en dimanĉo, la 6-a de aprilo. Pendulum Hotel troviĝas ĉe Sackville Street, Manchester, M1 3BB, nur kelkajn minutojn piede for de la trajnstacio Manchester Picadilly.
Nia ĉefa invitito estas José Antonio “Tonjo” del Barrio, prezidinto de Hispana Esperanto-Federacio. Li prezentos trifoje, kaj estos pliaj prelegoj, diskutrondoj kaj atelieroj dum la semajnfino.
Vi ricevos kafon kaj teon: unufoje en vendredo kaj dimanĉo, kaj dufoje en sabato. La kotizo kostas £75. Ne inkluziviĝas manĝoj aŭ loĝado; tiujn partoprenontoj aranĝos mem. La kongresejo ofertas antaŭmendeblajn leĝerajn lunĉojn en sabato kaj dimanĉo, kontraŭ po £8,50. Certiĝu, ke vi informos nin mendante ilin, se vi deziras manĝi vegetare aŭ vegane! (Pri alergioj, ktp sendu mesaĝon per nia kontakt-formularo.)
Ni aldonos pli da informoj dum la konkretigado de la programo ĉe britakongreso.org/eo. Vizitu de tempo al tempo! Eblas aliĝi per la ĉi-supra ligilo:
La plena gamo de ebloj (kotizo, lunĉoj, io alia poste aldonita) estas videbla sube de tiu ĉi paĝo.
-
1
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now