En la 6-a de novembro William Auld fariĝus centjara. Esperanto-Asocio de Britio okazigos ceremonion memore al li en la Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu li donacis sian kolekton da proksimume kvinmil Esperanto-libroj.
La ceremonio okazos posttagmeze en merkredo la 6-a de novembro, lia naskiĝtago, ĉe National Library of Scotland, George IV Bridge, Edinburgh EH1 1EW.
Eblos ankaŭ partopreni ĉiĉeronatan viziton de la biblioteko antaŭe, kaj sekvamatene vidi juvelojn en la librokolekto Auld.
- 14:15: Ĉiĉerondado en la biblioteko.
- 15:15: Trinkaĵoj
- 15:30: Ceremonio memore al William Auld
- 17:30: Trinkaĵoj, manĝetaĵoj
- Sekvamatene: ekspozicio de la librokolekto Auld
En la ceremonio estos deklamataj diversaj Auldaĵoj: tiel povos kontribui vi!
Trajnstacio Waverley estas nelonge for de la Biblioteko, kaj troviĝas hoteloj en la ĉirkaŭaĵo.
Estos helpe por nia planado scii, kiom da homoj partoprenos. Se vi intencas, bonvolu indiki en tiu ĉi formularo, des pli, se plaĉos al vi deklami ion dum la ceremonio.
-
1
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now