Eblas ricevi agnoskatan ateston pri Esperanto per ekzamenoj okazintaj laŭ la komuna eŭropa referenckadro. Okazos venonta sesio la 15-an de Junio 2019 en Londono. Kiel en antaŭaj jaroj, EAB celas kuraĝigi partoprenadon per repago al ĝis dek sukcesintoj siajn ekzameno-kostojn, ĝis maksimume £50. Legu pli da detaloj kaj registriĝu ĉe la oficiala paĝo pri la sesioj.