Jump to content
Tim
 Share


Eo: Eblas nun aliĝi al la Brita Kongreso!

Pasis la limdato por aliĝi. Nun ne plu eblas.

Pasis jam preskaŭ tri jaroj post kiam oni lastafoje kunvenis por celebri Esperanton, sed la Brita Kongreso baldaŭ revenos, okazonta ĉe la Conwy Business Centre en norda Kimrujo, en la urbo Conwy. La kongresejo troviĝas ĉirkaŭ 1,5 kilometrojn for de la trajnhaltejo Llandudno Junction, kaj gastigos nin de vendredo la 22-a ĝis dimanĉo la 24-a de aprilo 2022.

Nia gastpreleganto estos Hans Becklin, usona esperantisto kaj, cetere, treege erudicia. Li ofte prelegas, recenzas, eseas, kaj tradukas por fekundigi la kulturon de Esperanto. Aldone, li estas konstanta instruisto de Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) kaj membro de la teamo, kiu nun prizorgas novan eldonon de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Laŭofice li estas estrarano de ESF, komitatano de UEA kaj TEJO, kaj tiel plu. Ekster Esperantujo, li estas pastro en pitoreska apudfiladelfia vilaĝo, edzo de Marinjo, kaj amanto de ĉio kultura. Ĉio ĉi, kaj li estas nur tridek-jara!

Hans ne estos nia sola gastpreleganto! Ni tiel multe antaŭĝuis la prezentojn de Stela Besenyei-Merger ĉe nia nuligita kongreso en Lester', ke ni petis ŝin kunveni kun ni en Conwy! Ŝi kreskis en Esperantujo, estante denaska parolanto, kaj tial scias unu-du aferojn pri la gepatroj de denaskuloj jam de siaj propraj spertoj, kaj ankaŭ per la diversaj intervjuoj, kiujn ŝi gvidis kun aliaj similfonuloj. Iom el sia scioj ŝi dividos kun vi, klarigante pri la motivoj de gepatroj, kiuj elektis eduki infanojn kun Esperanto kiel unu el iliaj lingvoj.

Krom Hans kaj Stela kiel ĉefgastoj estos kelkaj lokaj kontribuantoj, inkluzive de Mark Wootton, Maurizio Giacometto kaj Tim Owen. Kaj pro tio, ke ni luprenis la tutan kongresejon, vi ne estos devigataj partopreni sesion, kiu eventuale ne interesos vin: certe estos alia plaĉa elekto en alia ĉambro, inkluzive de diskutado, ludoj, kaj edukado.

Ne longe for de la kongresejo troviĝas la hotelo Premier Inn, kaj la urbo Llandudno, ses kilometrojn for, ofertas multajn marbordajn loĝeblojn: atingu ĝin aŭte, buse (pluraj en la horo), aŭ trajne (kelkaj en la tago). Conwy, kun sia belega kastelo, troviĝas 1,5 kilometrojn piede de la kongresejo.

Kiel kutime, ni proponos bufedon vendredon vespere: tio estos parto de la kotizo, kiu kostas £60. Antaŭ la pandemio, la kongresejo ofertis leĝerajn lunĉojn kontraŭ aldona pago, kaj indikas esperon denove fari tiel: ni kontaktos eventualajn aliĝintojn por sciigi ilin pri tio, se la kongresejo finfine konfirmos la eblon kaj prezojn. La kongreso fermiĝos la dimanĉan vesperon, kaj sekvos ĝin grupa manĝo en Conwy mem, por tiuj, kiuj ne tuj iros hejmen. 

Ĉi-foje ni ne proponos organizitan ekskurson en la lundo, ĉar nia rekomendo estas viziti Llandundon, marbordan urbon facile atingeblan aŭte, buse kaj trajne, kaj tial eblas atingi ĝin laŭ la propra horaro. Tiuj, kies kruroj sopiras etendiĝon povos grimpi sur la «Granda Orme», el kies pinto eblas vidi la insulon Man en klara tago, kaj oni havos la eblon viziti la minejon Great Orme. Ni rekomendos ankaŭ aliajn aktivaĵojn, kiuj povus interesi.

Ni aldonos pliajn detalojn pri la programo de tempo al tempo al britakongreso.org.

Eblas aliĝi ĉi tie:

(Ĉu vi  aĝas malpli ol 25 kaj kutime loĝas en Britujo? Povus esti, ke vi rajtas ricevi subvencion kontraŭ parto de viaj kotizo, veturado kaj tranoktado. Kontaktu nin por peti informojn.)

 

  • Like 1
 Share


User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.