Plaĉas al EAB anonci, ke kune kun Clive Boutle de Francis Boutle Publishers, ĝi starigas poezian deklamadon en Londono.
Hispana poeto Jorge Camacho deklamos poemojn de Star in a Night Sky, antologio de Esperanta literaturo, kiun redaktis Paul Gubbins kaj eldonis Francis Boutle:
Jorge ankaŭ deklamos siajn proprajn poemojn, inkluzive de elĉerpaĵoj el sia plej lasta kolekto, Brulvunde:
Plietendiĝis la aranĝo tiel, ke deklamos du pliaj iberiaj poetoj. Martin Veíga lanĉos sian novan dulingvan kolekton Diary of Crosses Green dum Noèlia Díaz Vicedo deklamos en la kataluna:
La sekvan vesperon Jorge Camacho gvidos poezian atelieron en Esperanto ĉe la Londona Esperanto-Klubo.
Detaloj:
- La poezia deklamado okazos ĵaŭdon la 22-an de Novembro ĉe Bookmarks Bookshop, 1 Bloomsbury Street, Bloomsbury, WC1B 3QE. Ĝi estas senpaga kaj komenciĝos je la 7.30 ptm.
- La poezia ateliero kun Jorge Camacho okazos vendredon la 23-an de Novembro ĉe la Londona Esperanto-Klubo, Diorama Arts Centre, Regent's Place, 201 Drummond St, London NW1 3FE. La evento okazos de la 6 ptm ĝis la 9.30 ptm. Ne necesas esti klubano por partopreni, sed bonvolu atenti, ke la sola lingvo tie parolata estos Esperanto. Komencantoj estos bonvenigitaj.
Recommended Comments
There are no comments to display.
Create an account or sign in to comment
You need to be a member in order to leave a comment
Create an account
Sign up for a new account in our community. It's easy!
Register a new accountSign in
Already have an account? Sign in here.
Sign In Now