Jump to content

111-a UK, Graz: Dua Bulteno kaj aliaj novaĵoj

111-a UK, Graz: Dua Bulteno kaj aliaj novaĵoj

La ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Graz (Graco), Aŭstrio ekde la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2026, kun la temo “Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”. La Universala Kongreso estas la plej granda renkontiĝo de esperantistoj el la tuta mondo, ĝi kunvenigos centojn da partoprenantoj el dekoj da landoj. Jam aliĝis 766 homoj el 56 landoj!

DB_Graz_UK-2026_kovrilo.jpg

Dua Bulteno

La Dua Bulteno de la 111-a UK pretas! Ĝi konsulteblas rete ĉe: uk.esperanto.net/2026/duabulteno.

La bulteno enhavas multajn utilajn informojn pri Aŭstrio kaj Graz, kaj detalojn pri la alvenebloj, kongresejo, kongresa temo, provizora programo kaj kompreneble pri ĉiuj ekskursoj kaj hoteloj, kiujn eblas tuj mendi. En la paĝo de la UK disponeblas kaj foliumebla versio kaj la elŝutebla PDF-versio.

Mendilo

Ĉiu kongresano ricevis retpoŝte personan ligilon por la reta mendilo. Per tiu ĉi ligilo eblas ankaŭ redakti la mendon poste, elŝuti sian invitilon, aktualigi sian nomŝildon kaj ŝanĝi sian elekton pri apero en la listo de aliĝintoj kaj la Kongresa Libro.

Vojaĝrabatoj – flugoj kaj trajnoj

Profitu de la kunlaboro kun la aviadkompanioj de Lufthansa Group – Lufthansa, SWISS, Austrian, Brussels Airlines, Eurowings, Edelweiss, Discover – kaj optimumigu viajn vojaĝkostojn. Je via dispono estas la vasta itinerreto kun ĉirkaŭ 310 cellokoj tutmonde, same kiel transatlantikaj flugoj funkciigitaj de Air Canada kaj United. Uzu la specialan ligilon lufthansa.com/nl/en/event/universala-kongreso-esperanto-2026 por ekscii la rabatitajn prezojn. La rabatoj validas por flugoj ĝis unu semajnon antaŭ kaj post la kongreso.

La Aŭstraj Federaciaj Fervojoj (germane Österreichische Bundesbahnen; ÖBB) – la nacia fervoja kompanio de Aŭstrio – estas la oficiala trajnkompanio por la 111-a UK. Vojaĝi per trajno estas unu el la plej daŭripovaj manieroj atingi la kongresurbon: la aŭstra fervoja reto funkcias plejparte per elektro el renovigeblaj fontoj kaj proponas komfortan, klimatamikan alternativon al aŭta aŭ aviadila vojaĝado. Ni ĝojas kunlabori kun partnero, kiu subtenas respondecan kaj medikonscian vojaĝadon tra Eŭropo. Legu detalojn en la Dua Bulteno kaj ĉe: https://uk.esperanto.net/2026/alvenebloj

Societo Zamenhof

UEA invitas vin membriĝi en la Societo Zamenhof – mecenata fondaĵo, celanta doni financan apogon al UEA. Anoj de la Societo ricevas specialan cirkuleron de la Prezidanto de UEA kaj estas invitataj al aparta akcepto dum la Universala Kongreso. Por membriĝi bv. sekvi uea.org/alighoj/alighilo.

Kontakto

Por partopreni en la 111-a UK en Graz, aliĝu ĉe: https://uk.esperanto.net. Notu, ke post la 31-a de marto la aliĝkotizo plialtiĝos! Por resti ĝisdata pri ĉiuj novaĵoj sekvu la UK-paĝojn en Facebook kaj Instagram kaj aliĝu al la aktiva Telegram-grupo.

  • Like 1

User Feedback

Recommended Comments

There are no comments to display.



Create an account or sign in to comment

You need to be a member in order to leave a comment

Create an account

Sign up for a new account in our community. It's easy!

Register a new account

Sign in

Already have an account? Sign in here.

Sign In Now

×
×
  • Create New...

Important Information

We have placed cookies on your device to help make this website better. You can adjust your cookie settings, otherwise we'll assume you're okay to continue. By using this site, you agree to our Terms of Use. Please familiarise yourself with our Guidelines for posting and consult our Privacy Policy to ensure that you're happy with how we use your information.